Saltu al enhavo

Kolombio agnoskas Palestinon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Ĵaŭdo, la 9-a de aŭgusto 2018

Kelkaj tagoj antaŭ transdoni la prezidantecon, Juan Manuel Santos agnoskis Palestinon laŭ informoj de la Diplomata Misio de Palestino en la sudamerika lando, kiu iĝis publika nur la 8-an de aŭgusto, kiam la elektita Iván Duque Márquez predizentiĝis. Duque antaŭe esprimis la eblon translokigi la ambasadorejon de Kolombio de Tel-Avivo en Jerusalemon. La novaĵo estis tre surpriza ĉar kiel la plej grava partnero de Usono en Latinoameriko, la politiko de Kolombio ĉiam alĝustiĝis al tiu de sia partnero norda.

Mi volas informi ke nome de la registaro de Kolombio, Prezidanto Juan Manuel Santos decidis agnoski Palestinon kiel liberan, sendependan kaj suverenan ŝtaton.
María Ángela Holguín, Ministro pri Eksteraj Rilatoj

La anonco, aldirektita al ministro pri Eksteraj Rilatoj de la Ŝtato de Palestino, Riad Malki, konsideras pri la konflikto inter Israelo kaj Palestino ke "La rekta dialogo estas le plej bona maniero por atingi daŭran kaj justan solvon permesonta al ambaŭ popoloj kaj Ŝtatoj kunvivi pace".

Santos informis al la skipo de Duque kelkaj tagoj antaŭ ol fini sian prezidentecan periodon, kaj ĉi tiu merkredo (08.08.2018) la nova registaro ekkonis la leteron subskribitan de Holguín, deklaris Carlos Holmes Trujillo, kiu anstataŭis al Holguín de post ŝanĝo registara.

Ek de kiam Urugvajo agnoskis Palestinon en 2011, Kolombio estis la sola lando de Latinameriko kiu mankis por agi same.

Fontoj


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q56036350Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo