Saltu al enhavo

Arkitekturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
En Esperanto: Korektis ligilon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 325: Linio 325:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
=== En Esperanto ===
=== En Esperanto ===
* [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/arkitekturaj-terminoj-(broccatelli-orlandini-clerici).doc Arkitekturo - terminkolekto itala-Esperanta de Brocatelli, Orlandini kaj Clerici]
* [https://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/arkitekturaj-terminoj-(broccatelli-orlandini-clerici).doc Arkitekturo - terminkolekto itala-Esperanta de Brocatelli, Orlandini kaj Clerici] en la [[STEB]] de Eventoj.hu


=== Alilingve ===
=== Alilingve ===

Kiel registrite je 20:34, 18 aŭg. 2024

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
Templo Sankta Familio en Barcelono, majstroverko de Gaudí, 1882.
Chilehaus nokte. Simbola de la esprimisma arkitekturo. Fritz Höger, 1923.

Arkitekturo[1]arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Nome estas kaj arto kaj teĥniko por projekti, desegni, konstrui kaj modifi la homan habitaton, inkluzive ĉiajn konstruaĵojn, arĥitekturajn kaj urbajn strukturojn kaj spacojn. La termino «arĥitekturo» devenas el la greka αρχ- (arĥ- radiko de la vorto ‘estro’ aŭ ‘aŭtoritato’), kaj τέκτων (tekton ‘ĉarpentisto’). Tiele, por la antikvaj grekoj, la arĥitekto estis la estro aŭ direktoro de la konstruado, kaj arĥitekturo estis la teĥniko aŭ arto de tiu, kiu faris la projekton kaj estris la konstruadon de konstruaĵoj kaj strukturoj, ĉar la vorto τεχνή (teĥné) signifas kreadon, inventon aŭ arton, de kio devenas la vortoj "teĥniko" kaj "tektoniko".

Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:

  • praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
  • ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.

Estas tre diversaj difinoj kaj konceptoj pri arkitekturo. Fakte plej parto de arkitektoj, artokritikistoj kaj fakuloj asertis siatempe siajn proprajn opiniojn kaj difinojn prie. Arkitekturo estas aparta fako en lernado kaj instruado en universitato. El arta vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al historio de arto. El teknika vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al inĝenierado, kiu plej ofte zorgas pri vojoj (diverstipaj ŝoseoj), pontoj kaj kanaloj.

"Arkitekturo" povas esti uzata por:

  • Ĝenerala termino por priskribi kaj aludi al konstruaĵo kaj aliaj fizikaj strukturoj.[2]
  • La arto kaj scienco desegni konstruaĵojn kaj (kelkajn) nekonstruaĵajn strukturojn.[2]
  • La stilo desegni kaj metodo de konstruado de konstruaĵoj kaj de aliaj fizikaj strukturoj.[2]
  • Kono de arto, scienco, teknologio kaj homeco.[2]
  • La praktiko de arkitekto, kie arkitekturo aludas al propono aŭ plenumo de profesiaj servoj en konekto kun la desegno kaj kun la konstruo de konstruaĵoj, aŭ la konstruo de medioj.[3]
  • La desegna aktiveco de la arkitekto,[2] el makro-nivelo (urbofasonado, pejzaĝarkitekturo) al mikro-nivelo (konstrudetaloj, ornamado kaj meblaro).

Arkitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arkitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko – konstrua mekaniko, sansistema tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.

Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple en informa teknologio ekzistas komputila arkitekturo, procesora arkitekturo, arkitekturo de programado k.a.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de arkitekturo.

Antikveco

Ofte oni markas la komencon de historio kaj de civilizoj kiam oni komencis konstrui grandajn konstruaĵojn ĉu privatajn ĉu pli malpli publikajn. Tamen ankaŭ oni povas paroli pri ia arkitekturo kiam oni rigardas al megalitoj, sed certe kiam oni rigardas al malnovaj urboj de Sumero, Mezopotamio, Ĉinio, Hindio, kaj pli certe al la unuaj muregoj, palacoj kaj temploj. La piramidoj de Egipto estas unu el ankoraŭ ekzistantaj monumentoj de la antikveco kiuj montras tre prilaboritajn konstruteknikojn.

Greka arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Greka arkitekturo.
Partenono dum restaŭrado en 2008.

La arkitekturo de antikva Grekio estas la arkitekturo produktita de la grek-parolanta popolo (Helena popolo) kies kulturo floris en la greka ĉeftero, nome Peloponezo, la Egeaj Insuloj, kaj en kolonioj en Anatolio kaj Italio por periodo el ĉirkaŭ 900 a.K. ĝis la 1a jarcento p.K., kaj plej fruaj restantaj arkitekturaj verkoj date el ĉirkaŭ 600 a.K..[4]

La arkitekturo de Antikva Grekio estas plej bone konata pro ties temploj, multaj el kiuj troviĝas la tuta regiono, ĉefe kiel ruinoj sed multaj esence netuŝitaj. La dua ĉefe grava tipo de konstruaĵo kiu survivas tra la tuta helena mondo estas la subĉielaj teatroj, el kiuj la plej antikva datas el ĉirkaŭ 525-480 aK. Aliaj arkitekturaj formoj estas ankoraŭ elstaraj kiel la procesiaj kolonaro (propileo), la publika placo (agoro) ĉirkaŭita de multetaĝaj kolonaroj (stoa), la konstruaĵo por la urba konsilantaro (buleŭterio), la publika monumento, la monumenta tombo (maŭzoleo) kaj la stadiono.

Romia arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia arkitekturo.
La Koloseo en Romo, Italio
Vidaĵo de la Akvedukto de Segovio.

La Antikvromia arkitekturo adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan arkitekturan stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj etruskaj najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por hidraŭliko en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. Magna Graecia) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de triclinium en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La romianoj estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la Imperio dum la epoko de la Pax Romana.

La romia arkitekturo kovras la periodon el establado de la Romia Respubliko en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ Bizanca arkitekturo. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1000 nome Romaniko respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.

Prakristana arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prakristana arkitekturo.
Baziliko de Sankta Sabina en Romo, de prakristana arkitekturo, konstruita en la 5a jarcento.

La prakristana arkitekturopaleokristana arkitekturo respondas al longa periodo daŭranta inter la 3-a kaj la 6-a10-a jarcentoj depende de la fontoj kaj konsideroj. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.[5]

Kvankam ĝi originiĝis en Sirio kaj Egipto ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en Romo kiel centro de la kristanaro, kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ katakomboj, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (domus ecclesiae, la domo de la eklezio).[5]

Bizanca arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bizanca arkitekturo.
La interno de la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova.

En la Unua Orepoko de la Bizanca Imperio, nome tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arkitekturon de tiu periodo.

De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.

La bizanca arkitekturo produktis novan stilon el la 6a jarcento kiu ekas en la epoko de la imperiestro Justiniano la 1-a kaj markas rompon disde la prakristana arkitekturo de Okcidento, ĉar la bizancaj arkitektoj rekuperas la volbohavan strukturon kun kupolo kaj la koncepton de la centra navo, kiel por ekzemplo tiu de la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinopolo, tiu de Sankta Vitalo de Raveno kaj ankaŭ en tiu sama urbo tiu de la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova kiu ankoraŭ prezentas la tipon de bazilika prakristana preĝejo ortangula kun tri navoj laŭlongecaj kaj vestiblo ĉe la enirejo.[6]

Islama arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama arkitekturo.
Taĝ-Mahalo

Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn. En la islama arĥitekturo tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. La lokojn de ties apero ne eblas limigi je tradicie islamaj regionoj, kiel estas Persa golfo, norda AfrikoAntaŭa Oriento, sed eblas renkontiĝi kun ili ekz. ankaŭ en Hispanio, Francio aŭ en Barato. Nuntempe la muslimaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

Masĝid-e ŝah en Isfahano.

El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara muslimo. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, tipa araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas banejojfontanoj.

Romanika arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romanika arkitekturo.

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo. La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Gotika arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika arkitekturo.
Altgotika katedralo Dipatrino de Reims, elstara ekzemplo de franca gotiko.

Gotika arĥitekturo estas eŭropa arĥitekturo de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Francilio kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

Renesanca arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Renesanca arkitekturo.
Templeto de San Pietro in Montorio, Romo, 1502, de Bramante. Tiu malgranda templo markas la supozitan lokon kie Sankta Petro estos mortigita.

Renesanca arkitekturo estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de antikvgreka kaj romia pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la Gotika arkitekturo kaj estis siavice sukcedata de la Baroka arkitekturo. Disvolviĝinta unue en Florenco, kun Filippo Brunelleschi kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.

Renesanca stilo metas emfazon sur la simetrio, la proporcio, la geometrio kaj la reguleco de partoj kiel ili aperis en la arkitekturo de klasika antikveco kaj partikulare en antikva Romia arkitekturo, el kiuj restis multaj ekzemploj. Regulaj aranĝoj de kolonoj, pilastroj kaj linteloj, same kiel la uzado de duoncirklaj arkoj, duonsferaj kupoloj, niĉoj kaj edikuloj anstataŭis la pli kompleksajn proporciajn sistemojn kaj neregulajn profilojn de mezepokaj konstruaĵoj.

En Renesanco Eŭropo, el ĉirkaŭ 1400 antaŭen, estis revivado de klasika lernado akompane de la disvolvigo de la Renesanca Humanismo kiu metis pli grandan emfazon al la rolo de individuo en socio ol estis dum la mezepoka periodo. La konstruaĵoj estais menditaj al specifaj arkitektoj – Brunelleschi, Alberti, Michelangelo, Palladio – kaj la kulto de individueco startis. Ne estis ankoraŭ divida linio inter artisto, arkitekto kaj inĝeniero, aŭ ajna el la rilataj metioj, kaj la nomigo estis ofte de loka prefero.

Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto designi ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.

Baroka arkitekturo

Baroka pordego en Vilno, Litovio.

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon. La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto. Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stilo Ludoviko la 15-a.

Moderna arkitekturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moderna arkitekturo.
Federacia parlamentejo de Brazilo konstruita de Oscar Niemeyer
La germana pavilon je Barcelono, kiel referenco de la moderna arĥitekturo. Ĝi proponas novan manieron de spacosperto: la foresto de fermataj spacoj kaj la flua rilato de ĉiu spaco kun la apudaj internaj kaj eksteraj zonoj.

Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Secesio (stilo).

Secesi-stilo estas unu el pluraj nomoj por eŭropa art-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. Tiu stilo viglis en Eŭropo inter 1895 – en Barcelono eĉ ekde 1883 – kaj 1914, precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro. Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (modernismo en Katalunio kaj tuta Hispanio, liberty en Italio, Jugendstil en Germanio, Art Nouveau aŭ "Modern Style" (jes, anglavorte) en Francio, Secesio en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla antaŭrafaelismo, francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.). La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Viena Secesio (germane Wiener Sezession), kiu en 1897 disiĝis de la Viena Artista Domo (germane: Wiener Künstlerhaus). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata La Secesio. La germana esprimo Jugendstil deriviĝas de la ilustrita revuo Die Jugend (la junularo), fondita en 1896. La franca esprimo Art Nouveau, uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en 1895. La kataluna kaj hispana Modernismo estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.

La Secesi-stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio. Tial Secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.

En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstruado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).[7]

Esprimisma arkitekturo estas preskaŭ nure germana aperaĵo, kiu produktis en la jaroj post la Unua Mondmilito ĝis la fino de la 1920-aj jaroj plej diversajn konstruaĵojn.

Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj ĉambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.

Tipoj

Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:

Religia arkitekturo

BazilikoKampaniloKapelo - Katedralo - KatakomboKirkoKurganoMaŭzoleoMoskeoPagodoPanteonoPartenono - PiramidoPreĝejoSinagogoSonorilturoTemplo

Loĝeja arkitekturo

DomoHoteloKabanoNubskrapuloPalaco

Socia arkitekturo

Amuzparko - Bestoĝardeno - CirkoEkspoziciejoFlughavenoĜardeno - Hipodromo - Hospitalo - LernejoMuzeoParko - ParlamentejoPontoStacidomoStadionoTeatrejo - Tombejo - Urbodomo

Fortikaĵa arkitekturo

AkropoloCitadeloFortikaĵoKampadejoKasteloKazernoKreneloMuregoMuroTuro

Konstrufakaj laboroj

Adobo, Betono, Cemento, Ferbetono

Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo, vitro. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto Joseph Monier en 1849.

La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.

Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.

Arkitekturaj stiloj, skoloj kaj tendencoj

Florenco, centro de la Renesanco.

Arkitekturaj elementoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Universala Terminologio de la Arkitekturo.
Urboplanado traktas setlejojn, el la plej malgrandaj vilaĝoj al la plej grandaj urboj; tie montrita estas Hongkongo.

Gravaj arkitektoj

Antoni Gaudí.
Alvar Aalto
Francisco Azorín Izquierdo
Donato Bramante
Santiago Calatrava
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Ferdinand Fellner
Antoni Gaudí
Jules Hardouin-Mansart
Le Corbusier
Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekto
Jacques Lemercier
Louis Le Vau
Mies van der Rohe
Eugène Viollet-le-Duc

Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako, konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado, konstrumetio, konstruprojekto, konstrumaterialo, konstrumetodo, konstrumaniero, konstruaĵopartoj

Referencoj

  1. Laŭ Francisko Azorín arkitekturo estas Belarto de la konstruado. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Shorter Oxford English Dictionary (1993), Oxford, ISBN 0 19 860575 7
  3. Gov.ns.ca. Gov.ns.ca. Arkivita el la originalo je 21a de Julio 2011. Alirita 2a de Julio 2011. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2016-09-02.
  4. Boardman, Dorig, Fuchs kaj Hirmer
  5. 5,0 5,1 López Villa 2003: p. 67
  6. López Villa 2003: p. 68
  7. Erwin Gutkind, Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit, Verlag der Bauwelt, Berlino 1919.

Literaturo

  • Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932.
  • Alonso Pereira, José Ramón (2005). Introducción a la historia de la arquitectura. De los orígenes al siglo XXI. Barcelona: Editorial Reverté. ISBN 84-291-2108-0.
  • Balderas Vega, Gonzalo (2008). Cristianismo, sociedad y cultura en la Edad Media: una visión contextual. México, D. F.: Universidad Iberoamericana. ISBN 9789688596548.
  • Barral i Altet, Xavier (1987). Historia Universal del Arte: La antigúedad Clásica. Barcelona: Editorial Planeta. ISBN 84-320-8902-8.
  • Bassegoda i Nonell, Joan (1984). Historia de arquitectura. Número 6 de Publicaciones de la Universidad Politécnica de Barcelona: Serie de historia de la arquitectura y del urbanismo. Barcelona: Reverte. ISBN 9789686600117.
  • Chastel, Frederick (1988). El arte italiano. Volumen 12 de Arte y estética. Madrid: Ediciones Akal. ISBN 9788476003015.
  • Crippa, Maria Antonieta (1998). L'Art paléochrétien : des origines à Byzance (france). Saint-Léger-Vauban :Zodiaque. ISBN 978-2220043326.
  • DDAA (2004). La Gran Enciclopèdia en català, volumen 15. Barcelona: Edicions62. ISBN 84-297-5443-1.
  • DDAA (1984). Historia Universal del Arte. Madrid: Sarpe. ISBN 84-72-91-591-3.
  • Fletcher Pereira, John; Roper, Alfonso (2008). Historia General del Cristianismo. Barcelona: Editorial Clie. ISBN 9788482675190.
  • Hartt, Frederick (1989). Arte: historia de la pintura, escultura y arquitectura. Madrid: Editorial Akal. ISBN 978-84-7600-411-1.
  • Krautheimer, Richard (1993). Arquitectura paleocristiana y bizantina. Madrid: Cátedra. ISBN 9788437604954.
  • López Villa, Manuel Antonio (2003). Arquitectura e historia: curso de historia de la arquitectura. Venezuela: CDCH Universidad Central Venezuela. ISBN 980-00-2073-X.
  • Pijoan, José (1966). Historia del Arte. Barcelona: Salvat. Depósito legal: B.10.7891966 (I).
  • Pijoan, José (1966). Historia del Arte. Barcelona: Salvat. Depósito legal: B.10.7891966 (II).
  • Sebastián, Santiago (1994). Mensaje simbólico del arte medieval : arquitectura, liturgia e iconografía. Encuentro. ISBN 8474903467.
  • Trachtenberg, Marvin (1990). Arquitectura, de la prehistoria a la postmodernidad: la tradición occidental. Madrid: Akal. ISBN 84-7600-628-4.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

En Esperanto

Alilingve