Saltu al enhavo

Adam Zagajewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Zagajewski kaj Wisława Szymborska

Adam ZAGAJEWSKI (naskiĝis la 21-an de junio 1945 en Lvovo) estis pola poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto.

Li estas kandidato al Nobel-Premio pri Literaturo kaj li jam gajnis la Internacian Literaturan Premion Neustadt.

Li studis psikologion kaj filozofion en la Jagelona Universitato en Krakovo. Li estas kunigata kun la poetika movado- La Nova Ondo (ekzemple: Stanisław Barańczak, Miron Białoszewski). Dum multaj jaroj komunistoj malpermesadis presi liajn verkojn pro lia malkonsento kaj malamo al komunismo. Li elmigris kaj de 1981 jaro li loĝis en Parizo. Li komencis kunlabori kun Kultura kaj Zeszyty Literackie. En 1996 jaro li ricevis premion Vilenica kaj en 2002 jaro Premio Adenauer. Nun li prelegas en universitatoj en Houston kaj Harvard. Li estas ano de Asocio de Polaj Verkistoj.

En sia poezio Zagajewski kreis preskaŭ nur versoj blankaj kaj liberaj. Ĉe tio li difinas poezion kiel la arton de permuto, kombinado de pensaj esprimoj. Kontraŭe al populara postmodernismo li opinias ke ne la kreado de lingvo sed la propra senco estas plej ĉefa eco de la poezio. Tial mankas en poezio de Zagajewski de asindetonoj, neologismoj kaj permutoj de vortoj. Li ankaŭ tre inspiras per sinkretismo esprimante sian amon al muziko. Konforme al sia teorio li ne "tradukas" muzikon al vortoj kaj lingvoj (kiel en postmodernismo) sed li esprimas kaj priskribas ĝin. Li amas muzikon de Ŝopeno, Bach, Ŝostakoviĉ kaj Mahler. En poezio de Zagajewski oni trovas ankaŭ multe de epifanioj kio estas fascino pri formo altigita de Czesław Miłosz en la pola poezio.

Elektita verkaro

Poezio

  • Komunikat. Kraków, 1972.
  • Sklepy mięsne. Kraków, 1975.
  • List. Oda do wielości. Paryż, 1983.
  • Jechać do Lwowa. Londyn, 1985.
  • Płótno. Paryż, "Zeszyty Literackie", 1990.
  • Ziemia ognista. Poznań, 1994.
  • Trzej aniołowie. Kraków, 1998.
  • Pragnienie. Kraków, 1999.
  • Powrót. Kraków, 2003.
  • Anteny. Kraków 2005.

Romanoj kaj rakontoj

  • Ciepło, zimno. Warszawa, 1975.
  • Słuch absolutny. Kraków, 1979.
  • Cienka kreska. Kraków, 1983.

Eseoj

  • Świat nieprzedstawiony. Kraków, 1974.
  • Drugi oddech. Kraków, 1978.
  • Solidarność i samotność. "Zeszyty literackie", 1986.
  • Dwa miasta. Paryż-Kraków, 1991.
  • W cudzym pięknie. Poznań, 1998.
  • Obrona żarliwości. Kraków, 2002.
  • Poeta rozmawia z filozofem. Warszawa, 2007.