Saltu al enhavo

Geraniolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geraniolo
Geraniolo
Alternativa(j) Nomo(j)
  • 3,7-dumetil-2,6-oktaduen-1-olo
  • 3,7-Dumetilokt-6-en-1-olo
  • Lemonolo
  • Geranila alkoholo
  • Citrolo
Kemia formulo C10H17OH
PubChem-kodo 637566
ChemSpider kodo 13849989
CAS-numero-kodo
Karakterizaĵoj
Aspekto senkolora oleeca likvaĵo,
iomete flaveca
kun floresenca odoro
Molmaso 154.25 g·mol−1
Smiles CC(=CCC/C(=C/CO)/C)C
Vaporpremo
  • 27 Pa (20 °C)
  • 0,3 mBar (20 °C)
Denseco
  • 0.8894 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico  1,4766
Fandopunkto −15 °C (5 °F; 258 K)
Bolpunkto 229 °C (502 K) je 130 kPa.
Ekflama
temperaturo
110 °C
Solvebleco
  • Akvo:686 mg/L (20 °C)[1]
  • Etanolo: 1:2 en alkoholo 70%
  • Solvebla en organikaj solvaĵoj
Mortiga dozo (LD50) 3600 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S23 S26 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2][3]
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H303, H315, H317, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P302+352, P305+351+338, P310, P333+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Geraniololemonolo estas natura substanco klasifikita kiel unuterpenoido kaj olefina alkoholo. Ĝi konstituas la ĉefan parton de la rozoleo, cimbopogonoleo, citroneloleo ĉefe tiu Javotipo. Ĝi okazas en etaj kvantoj en la gerania, citrona kaj multaj aliaj esencaj oleoj. Ĝi prezentas sin kiel palflava oleo nesolvebla en akvo, tamen solvebla en la plej ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi posedas rozecan odoron kaj kutime uzatas en parfumfabrikado. Ĝi estas uzata kiel gustigilo tiel kiel persiko, frambo, pomelo, ruĝa pomo, pruno, limeo, oranĝo, citrono, akvomelono, ananaso kaj mirtelo.

Ĝi posedas fortan rozodoron, tamen la aromo de ties geometria izomerido, la nerolo, estas konsiderata pli refreŝiga ol tiu de geraniolo. Ĝi ankaŭ estas trovebla laŭ ties estera formo, tiel kiel geranila acetato, buterato kaj formiato.

Uzoj

Esploroj montras ties uzon kiel efika plantobaza insektoforigilo. Aliflanke, ĝi povas altiri abelojn pro tio ke ĝi estas produktata de la sensoglandoj je la mielabeloj, kiu helpas ilin identigi nektarohavajn florojn kaj logiki ilian enirejon al ties abelujo.

Kvankam geraniolo kaj aliaj gustigaj komponaĵoj estas nature trovataj maljuniĝintaj tabakoj, geraniolo estis listigita, en 1994, en raporto de cigaredokompanioj kiel unu el la 599 aldonaĵoj de la cigaredo kiuj plibonigas ties guston.

En parfumfabrikado ĝi estas amase uzata, ekzemple, la geranila butirato estas tre uzata kiel artefarita rozesenco, la geranila formiato estas grava konstituanto de la artefarita nerololeo kaj oranĝoflora oleo. Industrie ĝi estas uzata en la fabrikado de sapoj, kosmetikaĵoj kaj gustigiloj.

La funkcia grupo surbaze de la geraniolo estas konata kiel geranilo. Ĝi estas grava en la biosintezo de aliaj terpenoj. Ĝi same estas flankprodukto en la metabolismo de la sorbata acido, iu tre malagrabla vinopoluanto pro la agado de la bakterioj.

Reakcioj

  • Kiam traktita per 5% sulfata acido geraniolo estigas ĉefe terpinan hidraton[4].
  • La interago de la geraniolo kun fosfata acido kaj gasa hidrogena klorido produktas duterpeno krom aliaj terpenoidoj.
  • Unu el ĝia karakterizaĵo estas la preparado de ties derivaĵoj, tiel kiel 3-nitroftalatoj (bp 109 °C), difenila uretano (bp 82.2 °C) kaj α-naftiluretano (bp 47 °C).
  • En la ĉeesto de mineralaj acidoj geraniolo suferas cikliĝo por estigo de la α- terpineolo[5].

Izomeroj de la geraniolo

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj