Boxe pieds-poings
Aspekto
En franca, oni nomas boxe pieds-poings ("bokso piedoj-pugnoj"), post la 1980-aj jaroj, la luktosportojn kie oni frapas per boksgantoj kaj piedoj. Tiuj ĉi sportoj estas praktikataj en boksejo (aŭ sur mato) kaj apartenas al la kategorio de sporta bokso. La boksistoj uzas, konforme al la reguligo, la teknikojn de piedo (piedbatojn kaj genubatojn), la teknikojn de brako (pugnobatojn kaj kubutbatojn) kaj la teknikojn de ĵeto.
Inter plej konataj estas:
- la amerikaj disciplinoj (amerika bokso) sub tri ĉefajn formojn:
- tutkontakta karateo sen piedbatoj sub la talio,
- Piedbato-bokso kun ĉirkaŭiraj piedbatoj en la femuroj aŭ amerika piedbato-bokso,
- kaj duonkontakto aŭ luktoj en la poentoj (point fighting), klaso de karateo kun gantoj kaj botoj en ŝaŭmo,
- franca bokso (savate), hodiaŭ nomata "Savate-BF",
- japana piedbato-bokso: piedbato-bokso kun rektaj genubatoj, ĉirkaŭiraj piedbatoj en la femuroj (low kick), kaj kun iom kaptoj de luktado,
- du genrojn de bokso, kie preskaŭ ĉio estas permesata, burma bokso (lethwei) kaj taja bokso (muay thai).