Saltu al enhavo

Lizzy Aumeier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:52, 16 okt. 2024 farita de Ceancata (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Lizzy Aumeier
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1964 (1964-01-20)
en Neumarkt
Morto 10-an de oktobro 2024 (2024-10-10) (60-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kabaredisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Lizzy Aumeier

Elisabeth Lizzy AUMEIER (naskiĝinta la 20-an de januaro 1964 en Neumarkt in der Oberpfalz, mortinta la 10-an de oktobro 2024 en Nurenbergo[1]) estis germana kontrabasistino kaj (muzik)kabaredistino.

Du la studoj ĉe Nikola Filipov ĉe la Nurenberga Muzikaltlernejo ŝi ricevis stipendion de Bayerischer Rundfunk; poste ŝi kiel unua virino ekzameniĝis ĉe la Nurenberga Konservatorio pri kontrabaso. Ĉi studojn sekvis trejniĝo je ĵazo. Poste laboris ŝi kiel liberprofesiulino muzika kaj kabareda.

Edziniĝis ŝi en 1997[2] loĝonte en Fürth (de 2006) kaj Sulzbürg (de 1997). Krome aktivis ŝi ĉe la fajroestinigloj. Post longa kaj grava malsano mortis ŝi en oktobro 2024 en la aĝo de 60 jaroj.[3]

Lizzy Aumeier fondis kaj membris diversajn ensemblojn, ekz. "Ensemble variable" ene de Pegnitzschäfer-Klangkonzepte (pri Nova Muziko) aŭ "Lilienweiss", la ununuran bavaran salonorkestron de damoj. Nomo ĝia malantaŭa estis "Lizzy und die weißen Lilien". Kunlaboroj estis en la kadro de la produktadoj Bubble Bass kaj Trouble Bass kun la komponisto Heinrich Hartl kaj Beate Sampson kaj de Elefantentreffen kun Ottfried Fischer; ekde 2000 ellaboris ŝi kun Tatjana Shapiro AufBass’d, Boxenluder, Voll drauf, Männerträume, Divenrausch, Sex und Macht.

Krom koncertoj kaj radifoniaj surbendigoj i.a. kun Lilo Kraus (harpo), Peter Thalheimer (ĉelo) kaj la komponisto Heinrich Hartl kaj solo-koncertoj (S. A. Koussevitzky) ekz. kun la orkestroj "Nürnberger Symphoniker" kaj "Junge Erlanger Philharmonie", videblis ŝi ofte kun Gerhard Polt kaj Michael Well ene de Biermösl Blosn. Aumeier estis praktikanto kaj helpanto ĉe la sekvantaj orkestroj: "Nürnberger Symphoniker", "Hofer Symphoniker" kaj "Regensburger Philharmoniker".

Televide ŝi spekteblis ĉe la publikjuraj kanaloj BR, ARD, ZDF, SWR, 3SAT (ekz. en la jenaj elsendoj: Ladies Night, The Best of Geld oder Liebe, Dingsda, Kurzportrait Ottis Schlachthof, Kabarett aus Franken, Grünwald Freitagscomedy, Unter 4 Augen, Sonntagsstammtisch mit Helmut Markwort, Kein schöner Land, Bayerntour, Bayernchampion, ZDF Sonntagskonzert, Spaß aus Mainz, SWR auf Tour, Beckmann, Pfundig – Frauenkabarett mit Lizzy Aumeier, Kipfenberg oder die Seele Bayerns, Markus Lanz kaj Dahoam is Dahoam.

Ŝi ricevis multajn premiojn kaj engaĝiĝis sociale.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Kabarettistin Lizzy Aumeier im Alter von 60 Hanre gestorben" - ĉe: br-online.de, 11.10.2024
  2. Georg Klietz: "Eine Fürther Liebe, so alt wie das glücklich vereinte Volk" - ĉe: nordbayern.de, 6.11.2014
  3. Peter Romir: "Neumarkter Musikerin und Kabarettistin Lizzy Aumeier mit 60 Jahren gestorben" - ĉe: mittelbayerische.de, 11.10.2024