La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Lockport estas urbo (city) kaj ĉirkaŭ ĝi samnoma antaŭurba urbeto (town) en orienta Usono. Ĝi apartenas al la subŝtatoNov-Jorkio kaj estas la administra centro de la ĉirkaŭa kantono Niagara. Laŭ la stato de la censo 2020 en la loĝloko vivis 20 876 loĝantoj sur areo de 21,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 954 loĝantoj/km².
La kantona nomo jam aludas, ke parto de la kantono estas la Niagara Akvofalaro, inter la du grandaj lagoj - la Eria sudokcidente kaj la Ontaria nordoriente - en la okcidento de Nov-Jorkio apud Kanado. Tie 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem. La urba nomo, kiu en Esperanto signifus "kluza haveno", venas de la kluzoj numero 34 kaj 35 de la kanalo Erie ene de la urbo, kiuj estis konstruitaj por permesi al kanalbarĝoj transpasi la 18-metran aŭ 60-futan altecodiferencon de la Niagara Deklivo.