Montpasejo Pordoi
Pordoi | |||
---|---|---|---|
montpasejo • setlejo | |||
Alteco | 2239 m | ||
Geografia situo | 46° 29′ N, 11° 49′ O (mapo)46.487511.8125Koordinatoj: 46° 29′ N, 11° 49′ O (mapo) | ||
| |||
Lando | Italio | ||
Montaro | Dolomitoj | ||
Akvodislimo inter | Avisio→Adiĝo | ||
Ligas | Canazei kaj Arabba | ||
Infrastrukturo | Paseja ŝoseo | ||
La montpasejo Pordoi ( ladine: Jouf de Pordoi, itale Passo Pordoi, germane Pordoijoch) estas montopasejo en la Dolomitoj, kiu je altitudo de 2239 m ligas la ladinajn valojn Fassa (provinco Trentino) kaj Fodom (provinco Beluno en la regiono Veneto).
Priskribo
La pasejo estas ĉirkaŭata de la montaro Saslonch (3181 m) en nordokcidento, de la Sellagrupo (d:Q1552144) en la nordo kaj de la norda parto de Marmolada-grupo en la sudo.
Historio
La ŝoseo trans la montpasejo estas parto de la Granda Ŝoseo de la Dolomitoj, kiu en ĉi tiu parto estis finkonstruita en 1905. Jam en 1902 estis konstruita la unua ĉaleto de la tiama Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo. Poste sekvis la hoteloj Savoia kaj Pordoj ĝis nun funkciantaj.
La evoluo de turismo estis interrompita de la Unua Mondmilito, dum kiu la areo iĝis batalkampo inter la aŭstraj kaj italaj trupoj.
Nuntempe vojeto kondukas de la montpasejo al memorejo kun tombejo, kie estas entombigitaj 8582 soldatoj de la Unua kaj 847 soldatoj de la Dua Mondmilito.
En la 1950-aj jaroj komenciĝis nova turisma evoluo de la areo. En 1962 estis konstruita la unua aertelfero al Sass Pordoi. Poste sekvis aliaj telferoj.
Turismo kaj sporto
La montpasejo Pordoi konsistigas kune kun la montpasejoj Sella, Gardena kaj Campolongo la tiel nomatan Sella-Rondon ĉirkaŭ la Sellagrupo.
Dum la vintro la areo estas parto de la tutregiona skiareo Dolomiti Superski. Dum somero la montpasejo estas alstrebata celo de multaj biciklistoj.