Kabila lingvo
Aspekto
Kabila lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
norda berbera lingvaro • Berbera lingvaro | |
Parolantoj | 5 586 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kab |
Glottolog | kaby1243 |
Angla nomo | Kabyle |
Franca nomo | kabyle |
La kabila lingvo estas berbera lingvo, kiun parolas la kabiloj. La lingvon parolis en 1995 ĉirkaŭ 5,123 milionoj kiel gepatra lingvo, plej multo en Alĝerio. Gravaj kabilaj elmigrintaj komunumoj vivas en Francio kaj Belgio.
La kabila lingvo antaŭ la 20-a jarcento apenaŭ havis skribitajn formojn, nur en la lastaj jardekoj plimultiĝas la presita kabila literaturo. Konata kabila poeto estas Si Mohan, kiu estis originale uzanto de la perbuŝa literaturo.