Saltu al enhavo

Berberiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberisoj

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Subfamilio: Berberidoideae
Berberis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Berberisoj (Berberis) estas plantgenro el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Kelkaj aŭtoroj ankaŭ metas la speciojn de la genro Mahonio (Mahonia) al la genro Berberiso. Berberisoj estas kun 400 ĝis 600 specioj unu el la lignoplantaj genroj kun la plej multaj specioj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Berberis-specioj estas ĉiaverda kaj deciduaj arbustoj, malofte malgrandaj arboj.

La interno de la ŝelo kaj la ligno estas flavaj. La brnĉoj estas rondaj, eĝaj aŭ sulkaj. Berberisoj havas unupartaj ĝis kvinpartaj dornoj. La dornoj ĉe la longŝosoj estas transformitaj folioj (folidornoj), en ties akseloj kreskas mallongŝosoj kun folio-faskoj. La alterne starantaj simplaj folioj estas ofte kovrataj de vakseca prujno. Ili havas plej oft tigetojn kaj estas dentaj.

La infloreskoj estas malsame konstruitaj, malofte la floroj staras unuope. La duseksa floroj estas trinombraj, helflavaj ĝis orangflavaj. Ekzistas plej ofte ses sepaloj, malofte tri aŭ naŭ. Petaloj kaj stamenoj estas ses po floro. La petaloj estas kelkfoje pli malgrandaj ol la petalsimilaj sepaloj. Je la bazo de la petaloj staras po du nektarujoj. La karpelo estas hipoginaj.

Ĉiamverdaj berberisoj havas plej ofte nigraj, somerverdas berberisoj plej ofte ruĝaj beroj. Ĉiuj plantpartoj, krom la maturaj beroj, estas pli aŭ malpli venenaj. La ĉefa substanco estas la alkaloido Berberino, kiu estas uzata en la popola medicino kiel kuracilo .

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

La genro Berberis havas disjunkta arealo. La plej multaj specioj estas disvastigitaj en la modervarma Orientazio kaj en Himalajo. Ankaŭ en la sudamerikaj Andoj ekzistas multaj specioj. En Eŭropo nur ekzistas du ĝis kvar specioj.

En la naturo Berbersoj estas ofte pionirplantoj.

Berberis actinacantha, Ilustraĵo
agregata berberiso (Berberis aggregata)
Kanada berberiso (Berberis canadensis)
darvina berberiso
(Berberis darwinii)
empetrofolia berberiso (Berberis empetrifolia)
Berberis gagnepainii
Berberis jaeschkeana
juliana berberiso
(Berberis julianae)
Berberis montana
mallarĝfolia berberiso (Berberis ×stenophylla)
tunberga berberiso
(Berberis thunbergii)
Berberis trifoliolata
Berberis trigona
veruka berberiso
(Berberis verruculosa)

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Multaj specioj estas naturaj hibridoj. Priskribiĝis pli ol 400 ĝis 600 specioj (sole pli ol 200 specioj en la ĉinuja faŭro). Jwen elekto:

Eŭropaj specioj[1]
  • Berberis aetnensis C. PRESL (sin.: B. vulgaris subsp. aetnensis(C. PRESL) ROUY & FOUC.), hejmregiono: Sicilio, Suditalujo, Korsiko, Sardio
  • Kreta berberiso (Berberis cretica L.), hejmregiono: Grekujo, Egeo, Turkujo, Kipro
  • Berberis hispanica BOISS. & REUT. (sin.: B. vulgaris subsp. australis (BOISS.) HEYWOOD), hejmregiono: Sudhispanujo, Algerio, Maroko
  • ordinara berberiso, (Berberis vulgaris L.), hejmregiono: Eŭropo proksima Azio, en Nordameriko neofito
ekstereŭropaj specioj
Hibridoj
  • Berberis ×bristolensis AHRENDT (= B. calliantha × B. verruculosa)
  • skarlaka berberiso (Berberis ×carminea AHRENDT = B. aggregata × B. wilsoniae var. parvifolia)
  • Berberis ×frikartii C.K. SCHNEID. = B. candidula × B. verruculosa
  • Berberis ×hybrido-gagnepainii AHRENDT (= B. gagnepainii × B. verruculosa)
  • Berberis ×interposita AHRENDT (= B. hookeri var. viridis × B. verruculosa)
  • Berberis ×lologensis SANDWITH = B. darwinii × B. linearifolia)
  • Berberis ×media GROOT. (= B. camndidula × B. thunbergii)
  • Berberis ×mentorensis L.M. AMES (= B. julianae × B. thunbergii)
  • Berberis ×ottawensis C.K. SCHNEID. (= B. thunbergii × B. vulgaris)
  • Berberis ×rubrostilla CHITT. (= B. aggregata × B. wilsoniae var. parvifolia)
  • mallarĝfolia berberiso (Berberis ×stenophylla LINDL. = B. darwinii × B. empetrifolia)

Berberisoj estas oft plantitaj kiel ornamlignoplanto en ĝardenoj kaj parkoj. Multaj specioj taŭgas por heĝoj. Ekzistas multaj kultivaroj.

La beroj estas uzataj ekzemple en la persa kuirejo (berberisa rizo). La gusto estas acideca.

Ekzistas sekigitaj berberisaj-fruktoj (beroj). Ili havas tre altan enhavon de Vitamino C.

Kelkaj specioj estas uzataj medicine.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Berberiso en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  • Alan T. Whittemore: Berberis. en: URL=http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=1&taxon_id=103816%7CLinktext=online
  • Junsheng Ying, Ying Tsun-shen: Berberis. angle: [1]
  • Franz H. Meyer, Ulrich Hecker, Hans Rolf Höster, Fred-Günter Schroeder: Gehölzflora. Begründet von Jost Fitschen. 11. eldono. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01268-7.
  • Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eugen Ulmer,Stuttgart (Hohenheim),2002 , 17a eldono, ISBN 3-8001-3573-6
  • John Kelly, John Hillier: The Hillier Bäume & Sträucher. Thalacker-Medien, Braunschweig 1997, ISBN 3-87815-086-5.
  • Christopher Brickell: Die große Pflanzenenzyklopädie. A bis Z (herausgegeben von The Royal Horticultural Society). Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0657-1.
  • Leslie R. Landrum: Revision of Berberis (Berberidaceae) in Ĉilio and Adjacent Southern Argentina. In: Annals of the Missouri Botanical Garden. Band 86, Nr. 4, 1999, S. 793–834 (online).
  • Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.