Burgo Welschbillig
La burgo Welschbillig - prononco [VELŜbilih] - estas ruino de eksa akvoburgo. Ĝi situas en la komunumo Welschbillig en la distrikto Trier-Saarburg, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ekde la fino de la 19-a jarcento de ĝi ekzistas principe nur unu pordego, kaj ankaŭ la ĉirkaŭaj akvaj fosaĵoj delonge ne plu ekzistas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en la 12-a jarcento, malgranda antaŭula kastelo estis konstruita sur la loko de pli frua Romia bieno (villa rustica) de la 2-a ĝis 4-a jarcentoj en kio nun estas la urbo Welschbillig.
De 1242 ĝis 1299 la burgo estis signife fortigita fare de Arnold la 2-a de Isenburg, episkopo kaj reganto de la Elektoprinclando Treviro kaj poste la landa burgo estis plue vastigita fare de liaj posteuloj. En la tiel nomata franca-nederlanda milito la kastelo estis detruita en 1673/74 de trupoj de la franca "sunreĝo" Ludoviko la 14-a kaj de 1889 ĝis 1891 la suda flanko estis malkonstruita por konstrui preĝejon.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
aspekto kun preĝejo
-
aspekto kun preĝejo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bernhard Gondorf: Die Burgen der Eifel und ihrer Randgebiete. Bachem, Köln 1984.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Welschbillig bei der Datenbank der Kulturgüter in der Region Trier Arkivigite je 2013-12-31 per la retarkivo Wayback Machine