Foroso
Foroso | |||
---|---|---|---|
administra unuo en Krimeo urbotipa loĝloko en Ukrainio urban-type settlement in Russia (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98690 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 (1805) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 24′ N, 33° 47′ O (mapo)44.39166666666733.788888888889Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 2,66 km² ( 266 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Foros, Crimea [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Foroso ruse Форос ukraine Форос krime-tatare Foros | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Forosa komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 24′ N, 33° 47′ O (mapo)44.39222222222233.785833333333Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 47′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 2 185 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98690 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Foroso (ruse Форос, ukraine Форос, krime-tatare Foros) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro proksime al la okcidenta limo de la Jalta municipo; 3 kilometrojn okcidente de la loĝloko troviĝas la kabo Sariĉo, kiu estas la plej suda punkto de Ukrainio. La nomo de la loĝloko venas el la helena lingvo de la vorto φορος (pago, imposto).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj loĝlokoj ĉi tie ekzistis jam en la antikva tempo, tamen ili ne estis tre grandaj aŭ signifaj.
Post anekso de Krimeo fare de Rusuja Imperio la tero, ĉirkaŭanta la loĝlokon apartenis al diversaj altrangaj nobeloj. Fine de la XIXa jarcento Foroson ekposedis moskva negocisto A. Kuznecov, kiu transformis ĝin en belan eŭrop-aspektan loĝlokon. Danke al liaj klopodoj ĉi tie estis kreita la Forosa parko, kiu nun estas "ĝarden-parka monumento de tutukrainia graveco". Li ankaŭ konstruigis la palacan ensemblon, kiu konserviĝis ĝis nun. La internon de la ĉefa palaco-domo, konstruita en la klasikisma stilo, pripentris famaj pentristoj de la XIXa jarcento: Kleber, Ĉagin, Makovskij.
En la jaro 1892 sur la Ruĝa Roko super Foroso laŭ la projekto de arkitekto G. Ĉagin kontraŭ mono de A. Kuznecov oni konstruis preĝejon en bizanca stilo, kiu ĝis nun estas vizitkarto de Foroso.
Komence de la XXa jarcento en la loĝloko floras vinberkultivado kaj vinfarado.
Ekde la jaro 1922 Foroso evoluas kiel kurac-loko; ĉi tie oni kuracas ĉefe la malsanojn de kardiovaskula sistemo, malsanojn de la spira kaj nerva sistemoj.
En la jaro 1962 Foroso ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.
La nuntempo
[redakti | redakti fonton]En la loĝloko estas 1 mezlernejo, infan-ĝardeno, polikliniko, klubo, muzika lernejo. La ĉefa entrepreno de la loĝloko estas granda sanatorio. La ĉefa vidindaĵo - la Forosa preĝejo kaj la bele ornamita Bajdara montpasejo. Somere Foroso estas populara ripoz-loko.
Transporto
[redakti | redakti fonton]La loĝloko situas tuj ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj estas ligita per busa trafiko al Sebastopolo kaj Jalto.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Apud Foroso troviĝas kelkaj somerdomoj de gravaj ukrainiaj (antaŭe - sovetiaj) politikistoj. En unu el tiuj somerdomoj troviĝis prezidento de USSR Miĥail Gorbaĉev dum la puĉo en aŭgusto 1991.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |
|