Saltu al enhavo

Gyula Luckhaub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Luckhaub
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1881(nun 1881-04-12)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Temeshidegkút
Morto la 26-an de junio 1944
en  Hungara reĝlando Kolozsvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
instruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Luckhaub [djula lukhaŭb], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Luckhaub Gyula, estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis LuckhaubLukhaup.

Gyula Luckhaub[1][2] naskiĝis la  12-an de aprilo 1881(nun 1881-04-12) en Temeshidegkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zăbrani en Rumanio), li mortis la 26-an de junio 1944 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Luckhaub akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1904. Post la diplomo li instruis en gimnazio de Székelyudvarhely, inter 1916–1921 en komerca akademio en Kolozsvár. Iam li akiris plian diplomon en Komerca Akademio (Budapeŝto). En 1921 li translokiĝis al Budapeŝto kaj li instruis en komerca mezlernejo ĝis 1939, Scienca Universitato Péter Pázmány inter 1923–1935 kaj Teknikuniversitato palatino József inter 1935–1940. Li reiris al Kolozsvár (tiutempe denove hungara urbo), kie li instruis ĝis sia morto en Scienca Universitato Ferenc József, eĉ li estis fakultatestro (1942–1943). Lia ĉeftemo estis la financa, komerca kaj asekura kalkuladoj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szferikus geometria tárgyalása a quadratikus és Hermite-féle alakok segítségével. (1910)
  • Kereskedelmi és politikai számtani gyakorlatok. (1927)
  • A kamatláb meghatározása elsőrendű interpolációval. (1933)
  • A Lubbock-féle formula együtthatói. (1941)
  • Politikai számtan. (1944)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.