Uku Masing
Uku Masing | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Uku Masing | |||||
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1909 en Lipa, Estonia Governorate, Rusia Imperio | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1985 (75-jaraĝa) en Tartu | ||||
Tombo | Raadi cemetery (en) vd | ||||
Religio | Evangeliismo vd | ||||
Etno | estonoj vd | ||||
Lingvoj | itala • germana • angla • estona vd | ||||
Ŝtataneco | Estonio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tartu vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto tradukisto teologo poeto filozofo verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Uku Masing, naskita kiel Hugo Albert Masing (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1909, mortis la 25-an de aprilo 1985) – estona filozofo, tradukisto, teologo, folkloristo kaj poligloto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Uku Masing naskiĝis en vilaĝo Lipa (provinco Raplamaa). De la plej junaj jaroj montris lingvajn kapablojn; fine de mezlernejo posedis kvar lingvojn, kiel la plenkreska homo parolis kelkdekon. En la pinta punkto de sia kariero uzis ĉ. 65 lingvojn, tradukis el 20. Ekstudis teologion en Universitato de Tartu. Dum studoj kaj post ilia fino publikigis plurajn versojn, tradukojn kaj eseojn. Lia plej fama laboraĵo estas Neemed vihmade lahte, eldonita en 1935.
Masing estis membro de la estona rondo de poetoj, fondita en 1938 de Ants Oras. Al la grupo, kiu akceptis la nomon Arbujad (Aŭguristoj) ankaŭ apartenis Heiti Talvik, Betti Alver, Paul Viiding, Bernard Kangro, August Sang kaj Kersti Merilaas.
Justulo inter la popoloj
[redakti | redakti fonton]Masing lekciis en sia Alma Mater en Tartu teologion kaj ŝemidan lingvaron. Post invado de germanaj armeoj rezignis pri sia posteno kaj sin dediĉis al savo de judaj historiaj monumentoj. Kune kun sia edzino Eha kaŝis judon Izidoro Levin antaŭ Gestapo, pro kio estis distingita per la titolo justulo inter la popoloj.[1] Post la dua mondmilito ĉeestis esploradon de germanaj militkrimoj, aparte pri koncentrejo Klooga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Uku Masing - Jad Vaŝem website (angle)
- Naskiĝintoj en 1909
- Mortintoj en 1985
- Estonaj verkistoj
- Sovetiaj poetoj
- Estonaj poetoj
- Folkloristoj
- Estonaj filozofoj
- Analizaj filozofoj
- Sovetiaj filozofoj
- Estonaj filologoj
- Sovetiaj filologoj
- Teologoj
- Religiaj filozofoj
- Filozofoj de la 20-a jarcento
- Estonaj tradukistoj
- Sovetiaj tradukistoj
- Tradukistoj el la estona lingvo
- Tradukistoj el la angla lingvo
- Tradukistoj el la araba lingvo
- Tradukistoj el la franca lingvo
- Tradukistoj el la germana lingvo
- Tradukistoj el la greka lingvo
- Tradukistoj el la hebrea lingvo
- Tradukistoj el la itala lingvo
- Tradukistoj el la latina lingvo
- Tradukistoj el sanskrito
- Kontraŭgermanismo
- Justuloj inter la popoloj
- Holokaŭsto en Estonio