Mahonio
Mahonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Mahonio (Mahonia) estas plantgenro en la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Ili estas proksime parencaj al la Berberiso (Berberis) kaj estis enordigita de kelkaj botanikistoj en tiu genro. La diferencoj de Mahonio kompare al Berberiso estas ilia grandeco, la manko de dornoj kaj la pinataj folioj. La genro ricevis sian nomon laŭ la irlanda-amerika ĝardenisto Bernard M’Mahon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Mahonioj estas ĉiamverdaj arbustoj sen dornoj. La alterne starantaj folioj estas nepare pinataj kaj povas havi tigojn aŭ ne. La folietoj estas plej ofte kun tigoj kaj la randoj estas glataj aŭ dornhavaj.
La simplaj aŭ disbranĉitaj floraroj estas grapoloj aŭ spikoj. La flavaj floroj havas tri sepalocirklojn kaj unu koronocirklon. La beroj estas bluaj ĝis nigraj kaj enhavas malmultajn semojn.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]Mahonio hejmiĝas en Azio, precipe en orienta Azio, Sudorientazio kaj Himalajo, krome en Nordameriko, Mezameriko kaj en la okcidenta Sudameriko. De la 31 en Ĉinujo hejmiĝantaj specioj estas 23 specioj endemioj.
La tipa reprezentanto de la genro estas ordinara Mahonio (Mahonia aquifolium), kiu hejmiĝas ĉe pacifika marbordo de Nordameriko. En la moderaj zonoj ĝi esta plantataj kiel ornamplantoen parkoj kaj ĝardenoj. En multaj regiono ĝi estas neofito.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Kelkaj mahoniaj specioj estas ŝatataj ĝardenaj arbustoj pro iliaj dekoraj folioj, flavaj floroj kaj blue-nigraj beroj. La beroj de kelkaj specioj esta manĝeblaj. Ili taŭgas por fari marmeladon, ĵeleon kaj fruktvinon.
Historio de la genro Mahonio
[redakti | redakti fonton]Mahonia japonica estis priskribita kiel unua Mahonio, tiam sub la nomo Ilex iaponica, de la sveda naturesploristo Carl Peter Thunberg en la jaro 1784. La parenceco de tiu nova specio al la genro Berberis ne estis agnoskita. La unua „Berberiso kun pinataj folioj“ – hodiaŭ Mahonia pinnata – estis priskribita en 1803 de Mariano Lagasca kiel Berberis pinnata. En 1817 Constantine S. Rafinesque-Schmaltz priskribis la hodiaŭan genron Mahonia kiel genron Odontostemon. Tiu nomo ne estis akceptita.
La scienca genro Mahonia estas starigita en 1818 de la usona botanikisto Thomas Nuttall. La nomo honoras la irlandan-usonan ĝardeniston Bernard M’Mahon (1775–1816). Tiam en tiuj genroj oni metis la du speciojn Mahonia aquifolium kaj Mahonia nervosa, kiu en 1814 estis priskribita de Frederick Traugott Pursh. M’Mahon metis la du speciojn en la genro Berberis .
1824 jam ses specioj estis priskribitaj al la genro Mahonia, inter ili Mahonia japonica. Diversaj aŭtoroj kuniĝas poste la du genroj Berberis kaj Mahonia, kreante la subgenro Berberis kaj la subgenro Euberberis (kun simplaj floroj) kaj Mahonia kun plenaj floroj[1]
Distingo inter Mahonio kaj Berberiso
[redakti | redakti fonton]La du plantgenroj Mahonia kaj Berberis restas proksime parencaj. La diferenco estas, ke Mahonioj havas ĉiam neparaj pinatajn foliojn, ne dornojn kaj ne mielglandojn al la petaloj.[2][1]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas ĉ. 60 ĝis 70 mahoniaj specioj (selekto):
|
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Mahonia dictyota
-
Mahonia japonica
-
Mahonia napaulensis
-
rampanta Mahonio (Mahonia repens)
-
Mahonia trifoliolata
-
Mahonia dictyota
-
Mahonia japonica
-
Mahonia napaulensis
-
rampanta Mahonio (Mahonia repens)
-
Mahonia trifoliolata
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Junsheng Ying, David E. Boufford, Anthony R. Brach: Mahonia. en: online
- Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Begründet von Robert Zander Handwörterbuch der Pflanzennamen .Eugen Ulmer Stuttgart (Hohenheim), 2002 eldonjaro 2001, ISBN=3-8001-3573-6
- Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.
Uzado
[redakti | redakti fonton]- Paul Arauner: Weine und Säfte, Liköre und Schnäpse selbstgemacht. Falken, Niedernhausen 1985, ISBN 3-8068-0702-7.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Friedrich Fedde: Versuch einer Monographie der Gattung Mahonia. In: Botanische Jahrbücher für Systematik, Pflanzengeschichte und Pflanzengeographie. Band 31, Nr. 1–2, 1902, S. 30–133, www.biodiversitylibrary.org/item/136884.
- ↑ Friedrich Markgraf: Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Begründet von Gustav Hegi, 2. Auflage. Band IV, Teil 1 Dicotyledones 2. Teil (Berberidaceae, Lauraceae, Rhoeadales), Carl Hanser, München 1958, S. 3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dia Gattung Mahonia in Floren unterschiedlicher Länder auf eFloras.org (engl.)