Insulo Socorro
Insulo Socorro | ||
---|---|---|
Insulo Socorro rigardata de la maro | ||
vulkano • insulo • ŝilda vulkano | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Insuloj Revillagigedoj | |
Geografia situo | 18° 48′ N, 110° 59′ U (mapo)18.793055555556-110.979166666671050Koordinatoj: 18° 48′ N, 110° 59′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 16,8 km | |
Larĝo | 15,6 km | |
Areo | 131,861 km² | |
Plej alta loko | Monte Evermann 1 050 m | |
Loĝantaro | 250 1,9 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Bahia Lozano | |
Satelita bildo | ||
Insulo Socorro (en hispana loka Isla Socorro, en Esperanto Insulo Sokoro, Sokorinsulo aŭ Sokora Insulo) estas malgranda vulkaninsulo en la Insuloj Revillagigedoj, posedaĵo de Meksiko situa je ĉirkaŭ 600 kilometroj antaŭ la okcidenta meksika marbordo de Pacifiko je 18°48'N, 110°59'Ok. La grando estas 16.5 por 11.5 km, kun areo de 132 km².
Lastaj vulkaneksplodoj okazis ĉirkaŭ 1848, 1896, 1905 kaj 1951.
Estas havenvilaĝo en la suda pinto de la insulo, kun ĉirkaŭ 250 loĝantoj.
Ne estis praloĝantoj antaŭ la malkovro fare de hispanaj esploristoj en 1533.
Estas multaj endemioj en la insulo pro tiom aparta izoliteco. Tamen lastatempe homa agado enmetis invadajn speciojn kiaj ŝafoj, katoj kaj roduloj. Ĝis tiam ne estis mamuloj en la insulo. Inter ĉefaj endemioj estas plantoj kaj birdoj.
Ĉefaj birdaj endemioj
[redakti | redakti fonton]- Sokora aratingo, Aratinga brevipes (Endanĝerita)
- Sokora Ruĝvosta buteo, Buteo jamaicensis socorroensis
- Sokora Komuna grundokolombo, Columbina passerina socorroensis
- Sokora koboldostrigo, Micrathene whitneyi graysoni (probable formortinta el ĉ. 1970)
- Sokora najtingalo, Mimodes graysoni (Draste endanĝerita)
- Sokora Viola noktardeo, Nycticorax violaceus gravirostris (aŭ Nyctanassa violacea gravirostris)
- Sokora Flavventra parulio, Parula pitiayumi graysoni
- Sokora pipilo, Pipilo (maculatus) socorroensis
- Sokora pufino aŭ Orelpufino, Puffinus auricularis (Draste endanĝerita; ĵus malaperinta el San Benedicto kaj probable el Clarión)
- Sokora troglodito, Troglodytes sissonii (Preskaŭ minacata)
- Sokora turto, Zenaida graysoni (Formortinta en naturo)
Aliaj marbirdoj havas en la insuloj gravajn koloniojn kiel ekzemple:
- Kojnvosta pufino, Puffinus pacificus (aŭ Ardenna pacifica)
- Okcidenta Ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus mesonauta - reproduktas supozeble sed ne certigite
- Nazka naivulo, Sula granti - reproduktas supozeble sed ne certigite
- Nordorientpacifika Bruna naivulo, Sula leucogaster brewsteri - reproduktas supozeble sed ne certigite
- Orientpacifika Granda fregato, Fregata minor ridgwayi - reproduktas supozeble sed ne certigite; dubinda distinga subspecio
- Orientpacifika Fulga ŝterno, Onychoprion fuscatus crissalis - dubinda distinga subspecio
- Orientpacifika Bruna ŝterno, Anous stolidus ridgwayi
Ĉefaj plantaj endemioj
[redakti | redakti fonton]- Acalypha umbrosa
- Aegopogon solisii
- Aristida vaginata
- Aristolochia socorroensis
- Bidens socorrensis
- Botrychium socorrense
- Castilleja socorrensis
- Cestrum pacificum
- Coreocarpus insularis
- Croton masonii
- Erigeron socorrensis
- Eupatorium pacificum
- Guettarda insularis
- Hypericum eastwoodianum
- Ilex socorroensis
- Lantana involucrata var. socorrensis
- Lepechinia hastata ssp. socorrensis
- Meliosma nesites
- Paspalum longum
- Peperomia socorronis
- Physalis mimulus
- Pleurothallis unguicallosa
- Salvia pseudomisella
- Sida nesogena
- Sideroxylon socorrense (Vundebla)
- Verbena sphaerocarpa
- Vernonia littoralis