Nikolao Hohlov
Nikolao HOHLOV (ruse Николай Иванович Хохлов; naskiĝis en 1891 en Moskvo; mortis en 1953) estis rusa esperantisto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo.
Li esperantistiĝis en 1905. Liaj unuaj poemoj aperis en 1910. Li kontribuis al La Ondo de Esperanto, Konkordo, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn. Li tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj.
De 1918 ĝis 1928 li estis rifuĝinto kaj elmigrinto en diversaj lokoj, ĉefe en Kroatio. Du jarojn dum la dua mondmilito li vivis en Taŝkento. La reston de sia vivo li pasigis en Moskvo. Post 1933 li deflankiĝis de la esperantista vivo.
Lia sola poemaro La tajdo akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la Esperanta literaturo.
Verkoj
- Ĉe miaj plumvestitaj amikoj, rakonto. En: Literatura Mondo 2/1922, paĝoj 29–31.
- Pri kelkaj faktoroj de la nuntempa Rusa arto. En: Literatura Mondo 3/1922, paĝoj 48–51.
- La morto de la delegito de UEA, originala komedieto. Zagrebo: Albrecht, 1924. (Biblioteko de la Konkordo 1.)
- Post kvardek jaroj. En: Literatura Informilo, 4/1927, paĝoj 1–4.
- La tajdo, poemaro.
- Pri unu aktuala temo. En: Al la nova etapo, Lepsiko: Ekrelo, 1932, paĝoj 47–52.
- Nia lingvo. Plendo. Poemoj. En: Nova Esperanta krestomatio, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1991, paĝoj 391–393.
- Mia vojo, pli ol dudek poemoj kun ekvivalentoj en la rusa kaj ampleksa bio-bibliografio de la poeto, Samara 2005, 110 paĝoj.
Rete legeblas
- Viburno, poemo, 1928.
Tradukoj
- Aleksandr Drozdov: Krucumo. Zagebro, 1922. 55 paĝoj.
- N. Pinegin: Ĉe la akvofalo. En: Literatura Mondo, februaro 1923, paĝoj 21–24.
- Vlas Doroŝeviĉ: Orientaj fabeloj, humuraj, trafaj satiroj. Lepsiko: Hirt, 1924. 65 paĝoj. (Internacia mondliteraturo 15.)
- Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj: La Morto de Danton, tragedio. Horrem: Heroldo de Esperanto, 1928. 75 paĝoj.
- Marshall Saunders: Bela Joe, aŭtobiografio de hundo. Londono: Brita Esperantista Asocio, 1929. 310 paĝoj.
- M. Ŝejnman: Milito kaj religio. Moskvo, 1929. 34 paĝoj.
- Ernest Drezen: Historio de la mondolingvo. 2-a eldono. Lepsiko: Ekrelo, 1931. 240 paĝoj.
- A. A. Suĥanov: La unua soveta blumingo. Lepsiko: Ekrelo, 1932. 38 paĝoj.
Literaturo
- Georgi Mihalkov: Min obsedas la liriko. Cent jaroj de la naskiĝo de Nikolaj Hohlov. En: Bulgara Esperantisto 10/1991, paĝoj 10–11.