Gyula Illyés
Gyula Illyés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gyula Illyés | |||||
Naskiĝo | 2-an de novembro 1902 en Sárszentlőrinc | ||||
Morto | 15-an de aprilo 1983 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 46/7-1-53/54 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Partio | National Peasant Party (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Flóra Kozmutza vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto tradukisto politikisto dramaturgo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula ILLYÉS [djula ijEŝ], hungare Illyés Gyula estis elstara hungara poeto, verkisto, tradukisto kaj dramisto.
Gyula Illyés naskiĝis [1] en la 2-an de novembro 1902 en Sárszentlőrinc, kiel Illés Gyula. Li mortis en la 15-an de aprilo 1983 en Budapeŝto. Li en 1925 elektis pseŭdonimon Illyés Gyula kaj en 1933 li oficiale ricevis tiun nomon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li, kiel malriĉulo, frekventis gimnazion en Dombóvár, Bonyhád kaj en Budapeŝto. Li aliĝis al la revoluciuloj en 1918, same en 1919. En 1921 li debutis, kiel poeto kaj ankaŭ tiam li abiturientis. Li preskaŭ estis arestita, tial li rifuĝis al diversaj eŭropaj urboj, kie li laboris, kiel fizika laboristo. En Parizo li lernis la francan lingvon. En 1926 li hejmenvenis kaj post 2 jaroj aperis lia unua libro. Li konatiĝis kun Attila József, Lőrinc Szabó, János Kodolányi kaj László Németh. En 1934 li vizitis Sovetunion. En 1945 li estis elektita parlamentano. En 1948, 1953 kaj 1970 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn. Dum la revolucio en 1956 li verkis faman poemon, kiu ĝis 1989 estis malpermesita.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Peza tero Nehéz föld 1928, poemoj
- Rusio, prozo, 1934
- eseoj pri Petőfi, 1936
- Popolo de pustoj Puszták népe 1936 (sociaj eseoj)
- Kolektita poemaro 1940
- Hunoj en Parizo Hunok Párisban 1946, romano
- Ekzemplo en Ozora Ozorai példa 1952, teatraĵo
- Torĉo-flamo Fáklyaláng 1953, dramo
- 77 hungaraj fabeloj 1953
- György Dózsa 1956, dramo
- Novaj poemoj Új versek 1961
- Nigro-blanko Fekete-fehér 1968 poemoj
- Telegramoj Táviratok 1982, poemoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- hungara biografio