Mata Hari
Mata Hari | |
---|---|
Mata Hari (1906) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Margaretha Geertruida Zelle |
Aliaj nomoj | Mata Hari • H 21 |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden |
Morto | 15-an de oktobro 1917 (41-jaraĝa) en Vincennes |
Mortokialo | Pafvundo |
Loĝloko | Nederlanda Hindio • Provinco Venecio • Hago • Madrido • Prison Saint-Lazare |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Adam Zelle (en) |
Patrino | Antje van der Meulen (en) |
Edz(in)o | Rudolph MacLeod (1895–1902) |
Infanoj | Norman-John MacLeod (en) , Louise Jeanne MacLeod (en) |
Okupo | |
Okupo | hetajro spiono exotic dancer (en) |
Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino de nederlanda deveno. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'sunon' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulon de la tago'.[1]
En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo kun sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.
Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.
Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1920: Mata Hari, Germanio, reĝisoro: Ludwig Wolff, ĉefrolo: Asta Nielsen
- 1927: Mata Hari, die rote Tänzerin (la ruĝa dancistino), Germanio, reĝisoro: Friedrich Fehér, ĉefrolo: Magda Sonja
- 1931: Mata Hari, Usono, reĝisoro: George Fitzmaurice, ĉefrolo: Greta Garbo
- 1964: Mata-Hari, Francio/Italio, reĝisoro: Jean-Louis Richard, ĉefrolo: Jeanne Moreau, libro: Sam Waagenaar
- 1966: Der Fall Mata Hari (La kazo Mata Hari) (televida filmo), Germanio, reĝisoro: Paul Verhoeven, ĉefrolo: Louise Martini
- 2003: Mata Hari, la vraie histoire (Mata Hari, la vera historio) (televida filmo), Francio, reĝisoro: Alain Tasmam, ĉefrolo: Maruschka Detmers.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Kostumo de Mata Hari
-
Dancistino Mata Hari
-
Mata Hari en sia orienta danca vestaĵo
-
Studiofoto de Mata Hari
-
Mata Hari (1905-1917)
-
Mata Hari, ĉirkaŭ 1910
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.fembio.org/women/mata-hari.shtml Arkivigite je 2005-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.crimelibrary.com/terrorists_spies/spies/hari/1.html?sect=23
- http://www.crimelibrary.com/terrorists_spies/spies/hari/2.html?sect=23 Arkivigite je 2005-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2005-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.twoop.com/people/archives/2005/10/mata_hari.html Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.imdb.com/title/tt0361891/