Asta Nielsen
Asta Nielsen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Asta Nielsen | |||||
Naskonomo | Asta Sofie Amalie Nielsen | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1881 en Gammel Kongevej | ||||
Morto | 25-an de majo 1972 (90-jaraĝa) en Frederiksberg | ||||
Tombo | Vestre Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gregori Chmara (mul) (1923–1930) Urban Gad (en) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro aŭtobiografo filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1902– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Asta NIELSEN (naskiĝis la 11-an de septembro 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de majo 1972 en Frederiksberg) estis dana aktorino. Ŝi estis la granda stelulino de la silenta filmo kaj supozeble eĉ la unua stelulino en la tuta eŭropa kinohistorio.
La rolaro de Asta Nielsen estis ege multfaceta: Ŝi sukcese prezentis rompitajn, suferantajn karakterojn, same kiel erotike allogajn virinojn, viglajn junulinojn, dancistinojn kaj simplajn laboristinojn. Ŝiaj gestoj kaj mienoj neniam estis grandaj kaj pompaj: Ŝi brilis per modesta, tamen ege esprimoplena aktorado. Kun la ekapero de la sonfilmo Asta Nielsen finis sian kinokarieron, ĉar la sontekniko forglutis ŝian mienoludon. Ŝi reiris al la teatro, komencis pentri kaj verki. En 1946 ŝi publikigis sian membiografion titolitan Den tiende Muse (la deka muzo).
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Afgrunden (Danio, 1910)
- Engelein (Germanio, 1914)
- Rausch (Germanio, 1919)
- Hamlet (Germanio, 1920)
- Mata Hari (Germanio, 1920)
- Der Reigen – ein Werdegang (Germanio, 1920)
- Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
- Dirnentragödie (Germanio, 1927)