1 E3 m
Aspekto
Por bildigi la grandecon de unu kilometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 kilometro (km) kaj 1 megametro (Mm) (103—106 m).
Vidu ĉi tie pri signifoj de kilo-, mega-.
- Distancoj pli mallongaj ol 1 km
- 1.000 m egalas al:
- 1.609,344 m -- unu mejlo.
- 1.852 m -- unu marmejlo.
- 4,7 km -- proksimuma distanco al la horizonto, se vi staras sur strando.
- 4.808 m -- alto de Blanka Monto, la plej alta loko en Eŭropo. (45° 55' N, 6° 55' E Mapo)
- 4.884 m -- alto de Piramido Carstensz, la plej alta loko en Oceanio. (4° 5' S, 137° 11' E Mapo)
- 4.897 m -- alto de Masivo Vinson, la plej alta loko en Antarkto. 78° 35' S, 85° 25' W Mapo)
- 5.895 m -- alto de Monto Kilimanĝaro, la plej alta loko en Afriko. (3° 4' S, 37° 21' E Mapo)
- 6.194 m -- alto de Monto McKinley, la plej alta loko en Nordameriko. (63° 5' 52" N, 151° 0' 20" W Mapo)
- 6.959 m -- alto de Monto Akonkagvo, la plej alta loko en Sudameriko. (32° 39' S, 70° 14' W Mapo)
- 8.850 m -- alto de Monto Everesto, la plej alta loko en Azio kaj la Tero. (27° 59' 16" N, 86° 56' 40" E Mapo)
- 10 km -- 6,2 mejlo.
- 11,034 km -- profondo de Challenger Deep, la plej profunda (konata) punkto en la oceano. (11° 22' N, 142° 36' E Mapo)
- 18 km -- krozalteco de la supersonlima aviadilo Concorde.
- 38,422 km -- longo de la Second Lake Pontchartrain Causeway, la plej longa ponto en la mondo, en Luiziano, Usono.
- 42,195 km -- longo de maratono.
- 99 km -- diametro de Tebo, luno de Jupitero.
- 100 km -- 62 mejloj.
- 100 km -- la alteco kie komenciĝas kosmoveturo, laŭ FAI Fédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio).
- 130 km -- atingopovo de Scud-A miilitraketo.
- 213 km -- longo de la pariza metroo. (Parizo, Francio).
- 300 km -- atingopovo de Scud-B militraketo.
- 386 km -- alteco de ISS, la Internacia Kosmostacio.
- 500 km -- la plej granda larĝeco de Svedio, de okcidento al oriento.
- 600 km -- alto de la Kosmoteleskopo Hubble (Hubble Space Telescope).
- 700 km -- atingopovo de Scud-D militraketo.
- 871 km -- distanco de Sydney al Melbourne, Aŭstralio.
- 946 km -- diametro de la asteroido 1 Cereso.
- 1.000.000 m egalas al 1 megametro.
- Distancoj pli longaj ol 1 Mm.