9-a arondismento de Parizo
Aspekto
9-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75109 [+] | ||
Poŝtkodo | 75009 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 951 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 27 042 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 20′ O (mapo)48.8782805555562.3369666666667Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 20′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 2,18 km² ( 218 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 9e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 9-a arondismento (france IXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno. Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 58 951 loĝantoj sur areo de 2,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 042 loĝantoj/km². Laŭ takso en 1999, la arondismento havis 111 939 ekonomiajn postenojn.
Kune kun la 2-a kaj la 8-a arondismentoj, ĝi parte entenas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), organizitan ĉirkaŭ la operejo Garnier.
La 9-a arondismento plie gastigas plurajn parizajn vidindaĵojn, ekzemple la famaj grandaj magazenoj de la bulvardo Haussmann kiel Galeries Lafayette aŭ Printemps.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Olympia de Parizo
- Folies Bergères
- Operejo Garnier
- Galeries Lafayette
- Printemps
- Muzeo Grévin
- Muzeo Gustave Moreau
- Muzeo de la Romantisma Vivo
- Parto de la kvartalo Pigalle
- Takashimaya
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
[redakti | redakti fonton]Mapo
[redakti | redakti fonton]Konataj homoj kun ligoj al la arondismento
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis tie
- Ernest Archdeacon (1863-1950), esperantisto, advokato kaj teknikisto
- Raoul Bricard (1870-1944), matematikisto, esperantisto kaj instruisto
- André Maginot (1877-1932), parlamentano - la Maginot-linioj nomiĝas laŭ li
- Mirra Alfassa (1878-1973), fondinto de la urboprojekto Auroville en Barato
- Henry van Etten (1893-1968), kvakera esperantisto kaj edukisto, naskiĝis tie en nederland-franca familio
Mortis tie
- Louise Abbéma (1853-1927), pentristino kaj desegnistino
- Fréhel (1891-1951), breton-devena kantistino