Armita telestiraviadilo
Aspekto
Armita telestiraviadilo aŭ batalspavo estas senpilota aviadilo, kiu kutime portas aerajn bombojn aŭ misilojn. Oni kutime telestiras tian armitan aviadilon, realtempe el malproksima komandobudo, kvankam la aŭtonomo de la aviadilo varias. Kelkaj landoj fabrikas kaj posedas telestiraviadilojn; tamen je la fino de 2015, nur Usono, Israelo, Italio, Ĉinio, Barato, Pakistano kaj Turkio fabrikis kaj dismetis armitajn telestiraviadilojn.
En septembro 2019 droneaj atakoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj de Sauda Arabio duonigis la naftoproduktadon de la lando.