Arpilero
Arpilero, kiu signifas juto en la hispana, estas bildo de forte kolorita pecokudraĵo farita plejparte de grupoj de virinoj (ankaŭ konataj hispanlingve kiel arpilleristas). La farado de arpileroj fariĝis populara en Ĉilio dum la militista diktaturo (1973–1990) de Augusto Pinochet. Arpileroj estis faritaj en metiejoj organizitaj de komitato de la ĉilia katolika eklezio kaj tiam kaŝe distribuitaj eksterlanden pere de Amnestio internacia, la Katolika Eklezio, Oksfamo kaj La Vicaría de la Solidaridad, organizaĵo pri homaj rajtoj en Ĉilio. Tiel ili fariĝis konataj en la tuta mondo.
La produktado de arpileroj provizis nemalhaveblan fonton de enspezo por la arpilleristas, de kiuj multaj troviĝis en stato de financa malsekureco pro vasta senlaboreco kaj kontraŭvolaj malaperigoj de iliaj malaperintaj parencoj, nomataj desaparecidos.
Arpileroj estas tipe konstruitaj de simplaj materialoj kiel juto, lino, aŭ kanabaj fibroj, pecetoj de tukoj, uzante pinglojn, fadenon kaj forĵetitajn objektojn[1],
Arpileroj kutime reprezentis eksplicite politikajn temojn pere de scenoj de malriĉaj vivkondiĉoj kaj registara subpremo. Ĉi tiuj scenoj celis kondamni la homrajtajn malobservojn dum la Pinochet-reĝimo kiu tial serĉis puni tiujn kiuj kreis arpilerojn aŭ subtenis la kreadon de arpileroj.
Engaĝita arto
[redakti | redakti fonton]Arpileroj estas nuntempe agnoskataj kiel ekzemploj de subfosa virina arto en aŭtoritara politika kunteksto.
Kvankam la arpileristinoj estis origine engaĝitaj virinoj el Ĉilio kiuj plejparte ĉesis fari ilin, virinoj en aliaj landoj intertempe ankaŭ ekokupiĝas pri denunco de misuzoj pere de kudrilo kaj fadeno. Iliaj arpileroj reflektas malpli politikajn temojn aŭ la ĉiutagan vivon kaj rememoroj pri malaperintaj parencoj, sed traktas ankaŭ ekologiajn temojn kiel ekzemple poluitaj riveroj aŭ senarbarigo. La lukto por homaj rajtoj kaj digno ne finiĝis kaj la bezono je internacia solidareco kaj digno restas granda por tiuj, kiuj estas rifuĝintoj, vivas en malriĉeco aŭ serĉas decan laboron. En 2011 arpileroj en Ĉilio ja esprimis ankoraŭ aliajn politikajn temojn i.a. akuzo kontraŭ la ĉilia registara kiu mistraktus la indiĝenajn Mapuĉojn [2]. Arpileroj ankaŭ inspiris stile kaj teme similajn artaĵojn en aliaj landoj kie oni alfrontis ŝtatan perforton kiel Kolombio, Peruo, Zimbabvo kaj Norda Irlando[3] [2].
Tekst-arto
[redakti | redakti fonton]Multaj arpileroj montras tekston kudritan sur la ŝtofon, kiuj esprimas mallongajn politikaj mesaĝoj kiuj postulas scii la sorton de la desaparecidos kaj mallaŭdis la mankon de politikaj kaj ekonomiaj rajtoj por virinoj. Arpileroj estas konsiderataj unu el la plej aŭdacaj rimedoj de populara protesto kaj rezisto en Latin-Ameriko. Iuj opinias ke la arpileroj estas artaj tapiŝoj kiuj ankaŭ atestas en potenca maniero pri la historio de nuntempa Latinameriko.
Arpilleras por lingvo-instruado
[redakti | redakti fonton]Arpilleras eĉ estis uzataj por instrui la hispanan[4].
Efiko sur virinoj
[redakti | redakti fonton]Precipe influita de la efektivigo de neoliberal politikoj estis virinoj de malriĉaj kaj laborklasaj familioj. Multaj de ĉi tiuj virinoj estis lasita sen fonto de enspezo pro vasta senlaboreco kaj politikaj malaperoj. Sekve, ĉi tiuj virinoj estis devigita serĉi laboron ekster la hejmo por la unua tempo[5].
Dum la formalaj metiejoj ĉesis en 1989 kun la re-enkonduko de ĉilia demokratio, la tradicion daŭrigis sendependaj arpilleristas[6]. Modernaj arpileroj plejparte prezentas idealigitan version de la ĉilia kampara vivo[1]. Ĉi tiuj modernaj arpileroj estas ankaŭ produktitaj de maŝinoj kaj venditaj kiel muraj pendigiloj, kartoj,salivtukoj kaj aliaj tipoj de memoraĵoj en strataj merkatoj kaj turismaj butikoj kiel la Ĉilia Metiaĵa Fondumo (Fundación Artesanía de Chile)[1]. Tiu Fondumo kreis vendejojn en la urbocentro de Santiago kaj en la flughaveno por ke turistoj malkovru ĉilian kulturon kaj arpilleristas havu la ŝancon vendi iliajn artaĵojn kiel fonto de enspezoj[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arpilleras en la angla Vikipedio.
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 (en) Bradshaw, R. Darden, "Chilean Arpilleras: Writing a Visual Culture". Textile Society of America Symposium Proceedings, la 24-an de julio 2019, alirite la 26-an de januaro 2022.
- ↑ 2,0 2,1 (en) Ulster University, The Art of Conflict Transformation Event Series (2012-02-27). "Transforming Threads of Resistance: Political Arpilleras & Textiles by Women from Chile and Around the World" (PDF). CAIN.
- ↑ (en) "The Colorful Quilt Squares Chilean Women Used to Tell the Story of Life Under Pinochet". Slate. 2014-09-10. ISSN 1091-2339.
- ↑ (en) Arpillera for Spanish class
- ↑ (en) Canadell, Rosa M.; Uggen, John F. (1993-01-01). "Chilean Women's Organizations: Their Potential for Change". Latin American Perspectives. 20 (4): 43–60. doi:10.1177/0094582X9302000404. JSTOR 2633913.
- ↑ (en) Agosín, Marjorie (1996). Tapestries of hope, threads of love : the Arpillera movement in Chile. Rowman & Littlefield. ISBN 9780742540033. OCLC 778055501.