Augustinus Novellus
Augustinus Novellus (1240-1309) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1240 en Tarano, aŭ Termini Imerese, Italio | ||||
Morto | 19-a de majo 1309 en San Leonardo al Lago, apud Sieno, Italio | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kleriko advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agostino Novello, "Matteo di Termini", "Panormitano" aŭ "Agostino da Tarano" estis itala pentristo kaj religia figuro respektegata kiel beata de la Katolika Eklezio.
Li studis juron en Bolonjo kaj poste fariĝis kanceliero de Manfredo, la reĝo de Sicilio. Post lia morto en la batalo de Benevento en februaro 1266, li sin turnis al religia vivo kaj prenis la nomon Aŭgusteno (omaĝe al Aŭgusteno de Hipono).
En 1266 li estis akceptita en la ordenon de la aŭgustenaj ermitoj kaj estis ilia generalo inter 1298 kaj 1300. Li tiam retiriĝis al la monaĥejo de San Leonardo al Lago proksime de Sieno kaj laboris en Sieno por la vastiĝo de Santa Maria della Scala kaj ĝiaj statutoj ekde 1305.
Lia beatigo okazis sub papo Klemento la 13-a la 11-an de julio, 1759, Klemento la 14-a konfirmis la kulton la 23-an de julio, 1770. La beato unue estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Aŭgusteno en Sieno. La 19-an de majo 1977 li estis reentombigita en Termini Imerese en la katedralo de Sankta Nikolao de Bari.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Siena: City of Secrets
- Personensuche
- Treccani
- Catholic Encyclopedia
- Art and the Augustinian Order in Early Renaissance Italy
- Imagining Childhood
- Renaissance Art: A Topical Dictionary
- Representing Infirmity: Diseased Bodies in Renaissance Italy
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Celesteno la 5-a (1210-1296)
- Nikolao la 4-a (1227-1292)
- Manfredo, reĝo de Sicilio (1232-1266)
- Bonifaco la 8-a (1234-1303)
- Simone Martini (1264-1344)
- Klemento la 13-a (1693-1769)
- Klemento la 14-a (1705-1774)