Aymeric Laporte
Aspekto
Aymeric Laporte | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aymeric Jean Louis Gérard Alphonse Laporte |
Naskiĝo | 27-an de majo 1994 (30-jaraĝa) en Agen |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Hispanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (centra defendulo) en la
|
Aymeric Laporte - aŭ je plena nomo Aymeric Jean Louis Gérard Alphonse Laporte, naskiĝis la 27-an de majo 1994 en Agen, do nun 30-jara - estas franca-hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "14". Krome li ekde la jaro 2023 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Al Nassr de Riado.
|