Bad Essen
Bad Essen | ||||||
| ||||||
kuracloko • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05472 | |||||
Poŝtkodo | 49152 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459003 | |||||
Subdivido | 17 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Günter Harmeyer | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Lindenstraße 41/43 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16339 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo)52.3213888888898.34Koordinatoj: 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 113 m | |||||
Areo | 103,31 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.badessen.de/ | |||||
Bad Essen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 339 loĝantojn sur areo de 103,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Melle, Bohmte, Bissendorf, Preußisch Oldendorf kaj Ostercappeln.
Loka gazeto
[redakti | redakti fonton]En la urbo publikiĝas la loka gazeto Wittlager Kreisblatt, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]La esperantistino Ursula Felhölter (1955-2020) de 2006 ĝis 2018 estis vicdirektorino de la urba gimnazio. De 1982 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kaj antaŭe plurajn jarojn gvidis ties komisionon pri renkontiĝoj, interalie respondeca pri la Internaciaj Seminarioj. La IS de 1978/1979 cetere nur okazis 25 km norde de Bad Essen, borde de la lago Dümmer. Nun Ursula Felhölter en sia lernejo interalie respondecis pri arta projekto "Friedenszeichen" ("pacosignoj"), memore al la historia batalo de Varus ĉe Bramsche-Kalkriese 15 km pli nordoriente. Parto de la arta projekto videblas en la kastelo kaj parko Ippenburg.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|