Blukrona aratingo
Blukrona aratingo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Thectocercus acuticaudatus (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Proksimuma arealo
| ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
Aratinga acuticaudata, Psittacara acuticaudatus | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Blukrona aratingo (Thectocercus acuticaudatus) ankaŭ nomata blukrona konuro estas malgranda plejparte verda neotropisa papago kun blua kapo kaj pala beko, trovebla en grandaj partoj de Sudameriko, de eosta Kolombio ĝis norda Argentino. Tiuj ĉi birdoj preferas habitatojn similajn al savano kaj troveblas en forstaj marĝenoj, sed evitas densajn arbarojn kiel pluvarbaroj de Amazonio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Originale tiu ĉi specio estas apartenigita al la genro Aratinga, sed post filogenetikaj esploroj estis pruvite ke tiu ĉi genro estas polifiletika kaj ĝi iĝis disigita je 4 genroj, ĉiu el kiuj formas apartan branĉon de evolua arbo. Blukrona aratingo post la disigo trovis sin sola specio en monotipa genro Thectocercus.[2]
Oni agnoskas 5 subspeciojn de T. acuticaudatus:[3]
- Thectocercus acuticaudatus (Vieillot 1818)
- Thectocercus acuticaudatus acuticaudatus (Vieillot 1818)
- Thectocercus acuticaudatus haemorrhous (Spix 1824)
- Thectocercus acuticaudatus koenigi (Arndt 1995)
- Thectocercus acuticaudatus neoxenus (Cory 1909)
- Thectocercus acuticaudatus neumanni (Blake and Traylor 1947)
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Blukrona aratingo estas malgranda aŭ mezgranda papago, averaĝe 37 cm longa kaj 140-190 g peza.
Blukronaj aratingoj estas plejparte verdaj, kun blueca gradiento ĉe krono, frunto, kaj vizaĝo. La nomiga subspecio estas pli blua ol aliaj subspecioj de la sama specio. Ĉirkaŭ la okuloj la papagoj havas ringon de nuda senpluma haŭto, pale griza en plimultaj subspecioj, krom T. acuticaudata neumanni, ĉe kiu la ringoj estas brile oranĝkoloraj.[4] Plumoj ĉe la brusto estas aŭ iom bluecaj, aŭ flavecaj, depende de la subspecio. Malsupraj partoj de flugiloj estas bluecaj aŭ brunecaj, ĝis kaŝtankoloraj ĉe la marĝenoj. Malsupra parto de la vosto havas grenatan aŭ ruĝece-brunan koloron, kun oranĝeca aŭ skarlata brilo en reflektita plenspektra lumo. Kruroj estas brunece-rozkoloraj, kaj ungegoj grize-brunaj. La supra makzelo estas rozkolora aŭ hornkolora, kun akra malhele griza aŭ nigra pinto. La malsupra makzelo esta hornkolora en plejparto de subspecioj, krom la nomiga kaj T. a. neumanni, ĉe kiuj koloro de malsupra makzelo malheliĝas kaj iĝas preskaŭ nigra kun aĝo de ĉ. 2 jaroj.
Reproduktiĝo kaj birdobredada kulturo
[redakti | redakti fonton]Blukronaj aratingoj prefere nestas en arbotruoj. Kutima ovaro estas 3 aŭ blankaj ovoj. Ino kovas la ovojn dum 26 tagoj, kaj la idoj forlasas neston pliajn 52 tagojn post eloviĝo.[5]
Blukronaj aratingoj bone adaptiĝas al vivo en kapteco kaj estas sufiĉe popularaj kompaniaj dombirdoj. En birdobredada kulturo ili estas nomataj brukronaj konuroj. Ili estas ĥarizmaj, sociemaj kaj inteligentaj birdoj, kapablaj imiti homan parolon pli bone ol aliaj konuroj.[5] Ili populariĝis kiel pli "facilaj" dombirdoj pro sia pli facila prizorgo, sed ili ankaŭ estas tre viglaj, energiaj kaj scivolemaj birdoj, kiuj bezonas grandan flugspacon, multan komunikadon, kaj multajn ludilojn por havi sufiĉan intelektan stimuladon. Krome, samkiel multaj aliaj konuroj, ili havas relative laŭtan voĉon kaj estas tre bruaj, do ne taŭgaj por multaj hobiistoj.
Kulturaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- Blukrona aratingo estas ĉefrolulo de Usona familia komedia-drama filmo Paulie. Entute en la filmo la rolon ludis 14 blukronaj aratingoj, kaj ankaŭ aliaj birdoj de diversaj specioj partoprenis en subtenaj roloj.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2012). “Psittacara acuticaudatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013..
- ↑ Remsen, Jr., J.V.; Schirtzinger, E.E.; Ferraroni, Anna; Silveira, Luís Fábio; & Wright, Timothy F. (24 April 2013). DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae). Zootaxa 3641(3): 296–300. doi: 10.11646/zootaxa.3641.3.9
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 10.002). www.zoonomen.net (2010-01-12).
- ↑ Ardeola: Foto de sovaĝa T. acuticaudata neumanni.
- ↑ 5,0 5,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ Paulie (1998). Alirita 4 January 2023.