Budleo
Budleo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
= Buddleja davidii kulturvario ‘White Profusion’
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Budleo[1] (Buddleja), papiliarbo[1] aŭ somersiringo estas ekde 2017 la unusola plantgenro de la tribo Buddlejeae ene de la familio Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La plej konata specio estas Buddleja davidii. Ĝiaj kultivaroj estas disvastigitaj en la moderaj regionoj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habito
[redakti | redakti fonton]Budleoj-specioj estas lignaj plantoj. Ili kreskas kiel duonarbustoj, arbustoj, malofte kiel arboj aŭ lianoj. La branĉoj estas en sia transversa sekco ronda, kvareĝa aŭ kvarala. La ritidomo havas sulkojn. La supergrundaj partoj de la planto havas triĥomojn.
Folioj
[redakti | redakti fonton]Plej ofte la folioj staras alternante. La flortigetoj ofte estas relative mallongaj. La folirandoj estas glataj, noĉitaj aŭ dentaj. La planto havas nervuron kiel la siringo. La stipulo similas al folioj.
Floraroj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La terminale kaj flanke starantaj floraroj havas diversajn formojn., tamen ofte kiel grapolo. Ili povas esti kompaktaj aŭ malkompaktoj, kelkfoje ili konsistas el cumoj.
Fruktoj kaj semoj
[redakti | redakti fonton]La kaliko restas ĝis la maturiĝo de la frukto. La malgrandaj, malofte ĝis longeco de 1,5 milimetroj oblongaj semoj havas karnecan endospermon kun rekta embrio.
Sistematiko kaj disvastigejo
[redakti | redakti fonton]Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Buddleja kreis en 1753 la sveda botanikisto Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo. 112. tipospecio estas Buddleja americana L. la genronomo Buddleja honoras la anglan klerikulon kaj botanikiston Adam Buddle (1660–1715). La botanika genronomo estas konfuzita. La moderna formo de la familia nomo „Buddle“ estu Buddleia. Sed Linné jam uzis 1753 kaj 1754 Buddleja. En la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj oni fiksis en la eldono de 2006 (artikolo 60, 60.5), ke ni sekvu la skribmanieron de Linné.
Sinonimoj por Budleo L. estas : Adenoplea RADLK., Adenoplusia RADLK., Buddleia L. orth. var., Chilianthus BURCH., Nicodemia TEN.,TORR.
Ekstera sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro Buddleja apartenas al la tribo Buddlejeae en la familio Skrofulariacoj. La tribon Buddlejeae prilaboris Chau et al. en la jaro 2017, pligrandigante la genron Buddleja. Ekde tiam ĉiuj specioj de la tribo Buddlejeae apartenas al la genro Buddleja, kiu estis starigita fare de Friedrich Gottlieb Bartling en la jaro 1830 en Ordines Naturales Plantarum eorumque characteres et affinitates adjecta generum enumeratione, paĝo 172. Sinonimoj de Buddlejeae BARTL. estas : Buddlejeae JUSS., Buddlejaceae K.WILH.
Subsekcio de la genro Buddleja kun la specioj kaj ilia distribuo
[redakti | redakti fonton]En la tropikaj, subtropikaj kaj moderaj regionoj de la Nova mondo ekzistas ĉ. 66 specioj, kaj en la malnova mondo ĉ. 42 specioj. En Ĉinio ekzistas minimume 22 specioj kaj kvin hibridoj. Malmultaj specioj estas neofitoj en kelkaj regionoj, ekzemple en Eŭropo.
- Sekcio Alternifoliae KRÄNZL. kun la tipospecio: Buddleja amentacea KRÄNZL. → Buddleja asiatica LOUR.: la floraro estas panikla, tirsoido aŭ spika. La petaloj estas blankaj aŭ purpuraj. La stamenoj ne estas pli grandaj ol la florkrono. Ĉ. 24 specioj estas disvastiĝintaj en Azio:
- Buddleja albiflora HEMSL., sin.: Buddleja hemsleyana KOEHNE: ĝi bone kreskas en maldensaj arbaroj kaj ĉe riverbordoj en altecoj de 500 ĝis 3000 metroj en la ĉinaj provincoj Gansuo, Gŭiĝoŭo, Henano, Hubejo, Hunano, Ŝanŝio, Siĉuano kaj Junano.
- Buddleja alternifolia MAXIM.: ĝi bone kreskas en densejoj ĉe riverbordoj en altecoj de 1500 ĝis 4000 metrojn en Tibeto, en Interna Mongoliokaj en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Ningŝjao, Ĉinghajo, Ŝanŝio kaj Siĉuano.
- Buddleja asiatica LOUR.: ĝi estas disvastiĝinta en Pakistano, Hindio, Bangladeŝo, Butano, Nepalo, Birmo, Laoso, Kamboĝo, Tajlando, Ĉinio, Vjetnamio, Indonezio, Malajzio, Novgvineo kaj Filipinoj. Ĝi estas ankaŭ kultivata.
- Buddleja bhutanica YAMAZAKI: tiu ĉi endemio troviĝas nature nur en Butano.
- Buddleja brachystachya DIELS: ĝi bone kreskas en la arbetejoj de montaroj kaj sekaj riveroj en alteco de 1000 ĝis 2700 metroj en ĉinaj provincoj Gansuo, Siĉuano kaj Junano.
- Buddleja candida DUNN: Ĝi kreskas nature en nordorienta hindujo, sudorienta Tibeto kaj tiu specio hejmiĝas en nordorienta Hindujo, sudorienta Tbeto kaj la ĉinaj provincoj suda siĉuano kaj Junano.
- Buddleja caryopteridifolia W.W.SM.: Ĝi estas konsiderata en Flora of China (flaŭro de Ĉinujo) sinonimo de Buddleja crispa. Du pruvojn el Junano kaj Siĉuano enestis en la molekula esploroj de CHAU ET AL. 2017
- Buddleja colvilei HOOK. f.: la specio bone kreskis en Himalajo en Butano, Sikimo, Nepalo kaj Hindio, en suda Tibeto kaj Junano.
- Buddleja crispa BENTH.: la specio esta disvastiĝinta en Afganio, Pakistano, Butano, Nepalo, en norda Hindio, Tibeto kaj la ĉinaj provincoj Gansuo, Siĉuano kaj Junano.
- Buddleja curviflora HOOK. & ARN.: la specio kreskas en suda Tajvano kaj sur la japanaj insuloj sudaj Kjuŝuo suda Ŝikokuo kaj Rjukju-insularo.
- Buddleja davidii FRANCH.: ĝi bone kreskas en altecoj de 800 ĝis 3000 m en Tibeto kaj en ĉinaj provincoj Gansu, Guangdong, Guangxi, Guizhou, Hubei, Hunan, Jiangsu, Jiangxi, Shaanxi, Sichuan, Junano kaj Zhejiang. En Japanio ĝi verŝajne frue estis neofito. Ekzemple ĝi estas en Eŭropo kaj Kalifornio neofito.
- Buddleja delavayi L.F.GAGNEP.: la specio bone kreskas ĉe arbaraj randoj, en densejoj en valoj kaj ĉe la randoj de vojoj en montaroj en altecoj de 2000 ĝis 3000 metroj en Tibeto kaj la provinco Junano.
- Buddleja fallowiana BALF. F. & W.W.SMITH: ĝi bone kreskas en arbaraj randoj kaj densejoj en altecoj de 1200 ĝis 3800 metroj. Ĝiaj hejmregionoj estas la provincoj Siĉuano kaj Junano. En tradicia ĉina medicino ĝi estas uzata.
- Buddleja forrestii DIELS.: ĝi estas disvastiĝinta en Butano, Birmo, Tibeto kaj en la ĉinaj provincoj Siĉuano kaj Junano.
- Buddleja japonica HEMSL.: ĝi troviĝas sur la japanaj insuloj Honŝuo kaj Ŝikokuo vor. En Francio ŝi estas neofito.
- Buddleja jinsixiaensisR.B.ZHU: ĝi troviĝis en altecoj de ĉ. 1200 metroj en Ŝanĝio:
- Buddleja lindleyana FORTUNE: la specio bone kreskas en la ĉinaj provincoj Fuĝjano, Guangdongo, Guanĝio, Guiĵuo, Hubejo, Hunano, Jianĝuo, Jianĝio, Siĉuano, Junano kaj Ĝeĝjango. Ĝi estas kuracplanto en ĉina tradicia medicino.
- Buddleja macrostachya BENTH.: tiu specio estas disvastigita en Hindio, Butano, Bangladeŝo, Tajlando, Birmo, Vjetnamio kaj Ĉinio
- Buddleja microstachya E.D.LIU & H.PENG: ĝi estis unuafoje priskribata en la jaro 2006 el la sudokcidento de Junano.
- Buddleja myriantha DIELS: tiu specio krerskas nature en Birmo, Tibeto kaj multaj ĉinaj provincoj.
- Buddleja nivea DUTHIE: ĝi bone kreskas en maldensaj arbaroj, arbarrandoj kaj densejoj de montaroj en altecoj de 700 ĝis 3600 metroj en Tibeto kaj la ĉinaj provincoj Siĉuano kaj Junano.
- Buddleja officinalis MAXIM: ĝi estas disvastiĝinta en Birmo, Vjetnamio kaj Ĉinio.
- Buddleja paniculata WALL.: ĝi estas disvastiĝinta en Hindio, Butano, Nepalo, Birmo, Vjetnamio kaj Ĉinio.
- Buddleja subcapitata E.D.LIU & H.PENG: tiu specio estas unuafoje priskribita en la jaro 2004 el sudokcidenta Siĉuano. Tiu endemito kreskas ĉe vojrandoj en alteco de ĉ. 2200 metroj nur en Janbiano.
- Buddleja yunnanensis L.F.GAGNEP.: ĝi bone kreskas en altecoj de 1000 ĝis 2500 metroj en Junano
- Sekcio Buddleja kun la tipospecio: Buddleja americana L.: la floraro estas paniklo, tirso, spiko, kapitulo aŭ grapolo. La florkronoj estas blankaj flavaj ĝis oranĝkoloraj. La stamenoj povas esti pli grandaj ol la petaloj. La ĉ. 66 specioj hejmas en Nord- kaj Mezameriko kaj sur la karibaj insuloj ĝis Sudameriko.
- Buddleja americana L.: ĝi kreskas nature de Meksikio tra mez- ĝis Sudameriko krome ĝi hejmiĝas sur la Karibaj insuloj.
- Buddleja anchoensis KUNTZE: ĝi hejmas nur en Bolivio.
- Buddleja araucana |PhiL.: ĝi hejmas en Argentino.
- Buddleja aromatica J.RÉMY: ĝi hejmas en Bolivio kaj la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja blattaria J.F.MACBR.: ĝi hejmas en Ekvadoro kaj Peruo.
- Buddleja brachiata CHAM. & SCHLTDL.: ĝi hejmas en Brazilo ĝis la suda parto de Sudameriko
- Buddleja bullata KUNTH: ĝi hejmas de Kolombio kaj Venezuelo tra Ekvadoro ĝis Peruo.
- Buddleja cardenasii STANDL. EX E.M.NORMAN: ĝi hejmas en Bolivio.
- Buddleja cestriflora CHAM.: ĝi hejmas en Brazilo.
- Buddleja chapalanaB.L.ROB.: ĝi originas el Meksikio.
- Buddleja chenopodiifolia KRAENZL.: la specio oiriginas el Peruo.
- Buddleja cordata KUNTH: ekzistas tri subspecioj:
- Buddleja cordataKUNTH subsp. cordata: ĝi originas el Meksikio.
- Buddleja cordata subsp. ovandensis (LUNDELL EX E.M.NORMAN) E.M.NORMAN: ĝi troviĝas en la meksikia ŝtato Chiapas.
- Buddleja cordata subsp. tomentella (STANDL.) E.M.NORMAN: ĝi hejmas en norda Meksikio.
- Buddleja cordobensis: ĝi hejmas en la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja coriaceaJ.RÉMY: ĝi hejmas en Bolivio kaj Peruo. Tie ĝi nomiĝas „qulli“.
- Buddleja corrugata M.E.JONES: ĝi kreskas ofte en Meksikio.
- Buddleja crotonoides A.GRAY: ĝi hejmas de Meksikio tra Mezameriko ĝis Kolombio kaj Venezuelo
- Buddleja cuneata CHAM.: ĝi kreskas en Brazilo
- Buddleja diffusa |RUÍZ & PAV.: ĝiaj hejmlandoj estas Bolivio tra Brazilo kaj Peruo ĝis la sudo de Sudameriko.
- Buddleja domingensis URB.: ĝi kreskas sur la karibaj insuloj:
- Buddleja elegans CHAM. & SCHLTDL.: ĝi kreskas de Brazilo ĝis la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja euryphylla STANDL. & STEYERM.: ĝi kreskas en meza Ameriko.
- Buddleja filibracteolata J.A.GONZÁLEZ & J.F.MORALES: ĝi hejmas en Mezameriko.
- Buddleja globosa HOPE: ĝi hejmas en Argentino kaj Ĉilio .
- Buddleja grandiflora CHAM. & SCHLTDL.: ĝi hejmas en Brazilo kaj Urugvajo
- Buddleja hatschbachii E.M.NORMAN & L.B.SM.: ĝi hejmas en Brazilo.
- Buddleja hieronymi R.E.FR.: tiu specio troviĝas de Bolivio ĝis la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja ibarrensis E.M.NORMAN: ĝi hejmas en Ekvadoro.
- Buddleja incana RUIZ & PAV: ĝi estas disvastiĝinta en Kolombio, Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Tie la planto nomiĝas ankaŭ „Kiswar“.
- Buddleja interrupta KUNTH: tiu specio originas el Peruo.
- Buddleja iresinoides (GRISEB.) HOSSEUS: ĝi hejmas de Bolivio ĝis la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja jamesoniiBENTH.: ĝi hejmas en Ekvadoro.
- Buddleja kleinii E.M.NORMAN & L.B.SM: ĝi hejmas en la suda parto de Brazilo.
- Buddleja lanata BENTH.: ĝi hejmas en Ekvadoro
- Buddleja lojensis E.M.NORMAN: ĝia hejmregiono estas Ekvadoro.
- Buddleja longiflora BRADE: tiu specio ekzistas en Brazilo.
- Buddleja longifolia KUNTH: ĝi hejmas en Ekvadoro kaj Peruo.
- Buddleja marrubiifolia BENTH.: ĝi kreskas nature de Teksaso ĝis Meksikio.
- Buddleja megalocephala DONN.SM.: ĝi hejmas de la suda parto de Meksikio ĝis Gvatemalio.
- Buddleja mendozensis GILLIES EX BENTH.: ĝi kreskas en la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja misionum KRAENZL.: tiu specio kreskas de Brazilo ĝis suda Brazilo.
- Buddleja montana BRITTON: ĝi kreskas en Bolivio kaj Peruo
- Buddleja multiceps KRAENZL: la specio hejmas en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo
- Buddleja nitida BENTH: ĝi kreskas de Meksikio ĝis Mezameriko.
- Buddleja normaniaeJ.H.CHAU sin.: Emorya suaveolens TORR.): tiu novkombinaĵo okazis en 2017; ĝi kreskas de Nordameriko ĝis Meksikio.
- Buddleja oblonga BENTH.: ĝi hejmas en Brazilo.
- Buddleja parviflora KUNTH: la specio kreskas nature en suda Meksikio ĝis Gvatemalo.
- Buddleja perfoliata KUNTH: ĝi hejmas en la norda kaj suda partoj de Meksikio.
- Buddleja pichinchensis KUNTH: ĝi troviĝas en Kolumbio kaj Ekvadoro.
- Buddleja polycephala KUNTH: ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo.
- Buddleja racemosaTORR.: ĉi-tiu endemito bone kreskas sur kalkŝtonoj en Teksaso Eduarda altebenaĵo .
- Buddleja ramboi L.B.SM: hejmas en la brazilaj ŝtatoj Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul.
- Buddleja rinconensis (MAYFIELD) J.H.CHAU (sin.: Emorya rinconensis MAYFIELD): tiu ĉi novkimbino troviĝis en 2017: ĝi hejmas en Meksikio.
- Buddleja rufescens WILLD. EX SCHULTES & SCHULTES: ĝi hejmas en Peruo
- Buddleja scordioides KUNTH: ĝi kresas en la usonaj ŝtatoj Arizono, sudorienta Nov-Meksikio kaj en sudokcidenta Teksaso ĝis la meksikia ŝtato Chihuahua .
- Buddleja sessiliflora KUNTH: ĝi hejmas en la ŝtato Teksaso kaj en la suda parto de Arizono, kaj ĝi disvastiĝis en multaj partoj de Meksikio.
- Buddleja simplex KRAENZl.: tiu ĉi endemito troviĝas nur en la ĉirkaŭaĵo de la meksika urbo Saltillo. Eble la specio estas formortinta.
- Buddleja skutchii: Ekzistas du subspecioj.
- Buddleja soratae KRAENZL: ĝi hejmas en Bolivio kaj Peruo
- Buddleja speciosissima TAUB.: tiu ĉi malofta endemio troviĝas nur en la Nacia Parko Monto Itatiaia.
- Buddleja stachyoides HAM. & SCHLTDL.: ĝi troviĝas nur en la aŭstralia ŝtato Kvinslando, en Bolivio, Brazilo, Argentino, Paragvajo kaj Urugvajo
- Buddleja suaveolens KUNTH & BOUCHÉ: ĝi hejmas en la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja thyrsoides LAM.: ĝi hejmas de Brazilo ĝis la suda parto de Sudameriko.
- Buddleja tubiflora BENTH.: ĝia hejmregiono estas Argentino ĝis Paragvajo.
- Buddleja tucumanensis GRISEB.: ĝi estas disvastiĝinta en Bolivio kaj Argentino.
- Buddleja utahensis COVILLE: ĝi hejmas en la usonaj ŝtatoj Arizono, Kalifornio, Nevado kaj Utaho.
- Buddleja vexans KRAENZL. & LOES. EX E.M.NORMAN: ĝi hejmas en Peruo
- Sekcio Chilianthus (BURCH.) LEEUWENBERG kun la tipospecio: Chilianthus oleaceus BURCH. → Buddleja saligna WILLD.: La floraro estas paniklo. La florkorono estas blanka aŭ kremkolora. Ĉ. kvar specio hejmas en suda Afriko.
- Buddleja auriculata BENTH.: ĝi hejmas en Zimbabvo, Mozambiko kaj la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando, Kvazulu-Natalo, Provinco Limpopo, Mpumalanga.
- Buddleja dysophylla (BENTH.) RADLK: Ĝi hejmiĝas en Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio, Malavio, Svazilando kaj en la sudafrikaj provincoj Orienta Kabland, KwaZulu-Natalo kaj Mpumalanga
- Buddleja loricata LEEUWENB.: ĝi hejmas en Lesoto kaj la sudafrikaj provincoj Kvazulu-Natalo, Provinco Liberŝtato kaj Orienta Kablando.
- Buddleja saligna WILLD.: Ĝi estas disvastigita en Sudafriko, Zimbabvo kaj Svazilando.
- Sekcio Gomphostigma (TURCZ.) J.H.CHAU kun la tipospecio: Gomphostigma scoparioides TURCZ. → Buddleja virgata L. f.: la floraro estas grapolo.la petaloj estas blankaj. Ĉ. du specioj hejmas en suda Afriko.
- Buddleja incompta L. f. sinonimo.: Gomphostigma incomptum (L. f.) N.E.BR.: tiu ĉi endemio originas el la sudafrikaj provincoj Norda kaj Okcidenta Kablando.
- Buddleja virgata L. f. sinonimo.: Gomphostigma virgatum (L. F.) BAILL., Gomphostigma scoparioidesTURCZ.: ĝi hejmas en la suda parto de Afriko.
- Sekcio Nicodemia (TENORE) LEEUWENBERG kun la tipospecio: Nicodemia diversifolia(VAHL) TENORE → Buddleja indica LAM.: La floraro estas tirso, spiko aŭ kapitulo. La petaloj estas blankaj aŭ flavaj ĝis oranĝkoloraj. La ĉ. naŭ specioj hejmas en Madagaskaro, sur Komoroj kaj Maskarenoj, en orienta Afrikokaj kaj sur la Araba Duoninsulo.
- Buddleja acuminata POIR.: ĝi hejmas en la orienta parto de Popola Respubliko Kongo kaj en la nordo de Madagaskaro.
- Buddleja axillaris WILLD.: ĝi hejmas en Tanzanio, Madagaskaro kaj sur Kamoroj.
- Buddleja cuspidata BAKER: tiu endemito hejmas en la nordo de Madagaskaro.
- Buddleja indica LAM. (sin.: Nicodemia diversifolia (VAHL) TENORE): ĝi hejmass en Madagaskaro, sur Komoroj kaj sur Maskarenoj
- Buddleja fragifera LEEUWENB.: tiu endemio originas el la suda parto de Madagaskaro.
- Buddleja fusca BAKER: tiu endemito troviĝas nur en meza Madagaskaro
- Buddleja madagascariensis LAM: ĝi originas el Madagaskaro.
- Buddleja polystachya FRESEN: ĝi hejmas en
Eritreo, Etiopio, Sauda Arabio, Somalia, en Jemeno, en Kenjo und Tanzanio.
- Buddleja sphaerocalyx BAKER: ĝi hejmas en Madagaskaro.
- Sekcio Pulchellae J.H.CHAU: ĝi estis starigita en 2017 kun la tipospecio: Buddleja pulchella N.E.BR.: la floraro estas grapolo. La petaloj estas blankaj aŭ flavaj ĝis heloranĝkoloraj. Ĝi konsistas el unu specio kaj hejmas de orienta ĝis suda Afriko.
- Buddleja pulchellaN.E.BR.: ĝi hejmas en Zimbabvo, Kenjo, Tanzanio kaj la sudafrikaj provincoj KwaZulu-Natalo, Limpopo kaj Orienta Kablando.
- Sekcio SalviifoliaeJ.H.CHAU: la sekcio estas starigita en 2017 kun la tipospecio Buddleja salviifolia (L.) LAM. La floraro estas paniklo. La petaloj estas blankaj aŭ lilakaj ĝis purpurkoloraj. Ĝi enhavas nur unu specion, kiu disvastiĝas en orienta ĝis suda Afriko.
- Buddleja salviifolia (L.) LAM.: ĝi hejmas en Tanzanio, Malavio, Mozambiko, Zimbabvo, Zambio, Lesoto, Sudafriko kaj Svazilando.
- Incertae sedis: unu specio ne povis esti enordigita laŭ Chau et al. 2017 al la sekcio.
- Buddleja glomerata H.WENDL.: ĝi hejmas en la sudafrikaj provincoj Okcidenta Kablando kaj Norda Kablando.
Uzado
[redakti | redakti fonton]De kelkaj budleaj specioj kaj hibridoj estas uzataj kultivaroj, ekzemple de Buddleja alternifolia, Buddleja auriculata, Buddleja colvilei, Buddleja crispa, Buddleja fallowiana, Buddleja globosa, Buddleja lindleyana, Buddleja madagascariensis, Buddleja nivea, Buddleja saligna, Buddleja salviifolia, Buddleja ×weyeriana, precipe la kultivaroj de Buddleja davidii, kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ekzistas centoj da kultivaroj kaj hibridoj. Papilion kaj aliajn insektojn allogas la odoro de kelkaj budleoj.
Kelkaj specioj, ekzemple Buddleia asiatica (ĉina: bai bei feng), Buddleja crispa (ĉina: 皱叶醉鱼草 zhou ye zui yu cao), Buddleja davidii (ĉina: 大叶醉鱼草 da ye zui yu cao), Buddleja fallowiana (ĉina: 紫花醉鱼草 zi hua zui yu cao), Buddleja lindleyana (ĉina: 醉鱼草 zui yu cao), Buddleja madagascariensis (ĉina: 浆果醉鱼草 jiang guo zui yu cao), Buddleja officinalis (ĉina: 密蒙花 mi meng hua) estas uzataj en tradicia ĉina medicino kiel kuracplanto. Ekzemple Buddleja coriacea kaj Buddleja incana estas uzataj en popola medicino. La medicina efiko de Buddleia asiatica, Buddleja officinalis kaj Buddleia paniculata estis esploritaj. Buddleja davidii estas uzata kiel tinktura planto.
Sekigitaj kaj muelitaj plantpartoj de Buddleia asiatica estas uzata por fari likvoron. Buddleia asiatica estas uzata ankaŭ por fari parfumon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Antony J. M. Leeuwenberg: The Loganiaceae of Africa XVIII Buddleja L. II, Revision of the African & Asiatic species. H. Veenman & Zonen, Wageningen, Nederland, 1979.
- Bingtao Li, Antony J. M. Leeuwenberg: Loganiaceae.: Buddleja, S. 329 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 15: Myrsinaceae through Loganiaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1996, ISBN 0-915279-37-1. (Abschnitte Beschreibung, Verbreitung und Systematik)
- E. Norman: Buddlejaceae. In: Flora Neotropica Monogr., Volume 81, 2000, 169 Seiten.
- John H. Chau, Nataly O’Leary, Wei-Bang Sun, Richard G. Olmstead: Phylogenetic relationships in tribe Buddlejeae (Scrophulariaceae) based on multiple nuclear and plastid markers. In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 184, Issue 2, Juni 2017, S. 137–166. COI:10.1093/botlinnean/box018