Carlos Arias Navarro
Carlos ARIAS Navarro (Madrido, Hispanio, 11an de decembro de 1908 – samloke, 27an de novembro de 1989), estis unu de la hispanaj politikistoj plej konataj de la periodo de la diktatoreco de la generalo Francisco Franco. Li ricevis la titolojn de Markizo kaj de Grande de España. Dum la Hispana Enlanda Milito li partoprenis en subpremado kaj amasmortigado de opoziciantoj en Malago kie oni parolis pri pli da 4.300 mortoj.[1] Poste li iĝis guberniestro de la Leono (1944), kaj poste en Tenerife kaj Navaro.
Post diversaj postenoj en ekzekutivaj taskoj li estis urbestro de Madrido en la 1960-aj jaroj.
Post la morto pro atenco fare de ETA kontraŭ Luis Carrero Blanco li iĝis Prezidanto de la Registaro de Hispanio dum Francisco Franco ankoraŭ estis la ŝtatestro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Los 4.300 del 'Carnicerito' de Málaga», Público, 29/06/2009
|