Civitana Platformo
Civitana Platformo | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 24-a de januaro 2001 vd | |
Antaŭe | Solidarity Electoral Action vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | Varsovio | |
Ideologio |
liberala konservativismo • kristana demokratio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Civitana Platformo | |
---|---|
partio | |
Ideologio | liberala konservativismo, kristana demokratio |
Retejo | www |
Civitana Platformo (pole Platforma Obywatelska, plennome: Civitana Platformo de Pola Respubliko, Platforma Obywatelska Rzeczypospolitej Polskiej, PO) estas pola centr-dekstra politika partio, fondita la 24-an de januaro 2001 kiel asocio fare de Andrzej Olechowski, Maciej Płażyński kaj Donald Tusk kaj registrita kiel politika partio la 5-an de marto 2002, antaŭ la parlamentaj balotoj. Ekde 2007 ĝi estas la plej forta partio en la polaj parlamento kaj senato, kaj de tiam havas senpaŭze la plej grandan socian subtenon.
Ideologio de la partio estas kunligo de ekonomia liberalismo, mora konservatismo kaj kristan-demokratio. Civitana Platformo postulas malaltajn, sed unuecajn impostojn, malcentrigon, dissolvon de monopoloj kaj privatigon de klerigo kaj san-prizorgo. Ĝi prezentas sin kiel centran partion. Sufiĉe nekutima postulo de la partio estas, ke parlamentanoj ne havu punjuran imunecon.
Membroj de la partio estas i.a. Donald Tusk (ĝia prezidanto kaj ĉefministro de Pollando), Bronisław Komorowski (prezidento de Pollando), Jerzy Buzek (prezidanto de la Eŭropa Parlamento) kaj Małgorzata Handzlik (Membro de la Eŭropa Parlamento de la oficperiodoj 2004-2009 kaj 2009-2014).
Eŭrop-nivele Civitana Platformo membras en la Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj ĝiaj reprezentantoj en la Eŭropa Parlamento membras en ties frakcio. Dum la oficperiodo 2009-2014 Civitana Platformo havas tie 25 seĝojn. En la pola parlamento dum la oficperiodo 2007-2011 la partio havas siajn 206 deputitojn el sume ĉiuj 460 seĝoj kaj kreas la plej grandan Parlamentan Klubon. Kune kun Pola Popola Partio (Polskie Stronnictwo Ludowe, PSL - 31 seĝojn) havas la parlamentan plimulton kaj kreas registaron. Post la oktobraj balotoj 2015, perdis la plimulton kaj ne plu kreas la registaron kun Pola Popola Partio, nun la plimulton en pola parlamento havas Rajto kaj Justeco kaj ankaŭ Prezidento de Pollando Andrzej Duda estas de la Rajto kaj Justeco.
La junulara organizo de Civitana Platformo estas Junaj Demokratoj.
Civitana Platformo kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Edmund Wittbrodt, Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando) (PGAE)
- Anna Wasilewska, Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
- Kazimierz Kleina, ano de PGLE
- Beata Chrzanowska, Prezidantino de Urba Konsilantaro en Słupsk / Slupsko
- Leszek Czarnobaj, ano de PGLE
- Grzegorz Furgo, ano de PGLE
- Katarzyna Osos, anino de PGLE
- Mieczysław Augustyn, ano de PGAE
- Andrzej Grzyb, ano de PGAE
- Teresa Hoppe, anino de PGAE
- Stanisław Jurcewicz, ano de PGAE
- Ligia Krajewska, Vic-Prezidantino de PGAE
- Sławomir Preiss, ano de PGAE
- Aleksander Sosna, ano de PGAE
- Grażyna Sztark, ano de PGAE
- Jan Wyrowiński, ano de PGAE
- Roman Zaborowski, ano de PGAE
- Anna Białkowska, anino de PGLE
- Piotr Cieśliński, ano de PGLE
- Tomasz Cimoszewicz, ano de PGLE
- Tomasz Kucharski, ano de PGLE
- Michał Osiński, ano de PGLE
- Elżbieta Stępień, anino de PGLE
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|