Coro (Venezuelo)
Coro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4101 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 284 266 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 461 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 24′ N, 69° 41′ U (mapo)11.395-69.681583333333Koordinatoj: 11° 24′ N, 69° 41′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 17 m [+] | ||||
Areo | 44 km² (4 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Coro [+] | |||||
Coro (elparolu Koro) estas venezuela urbo, ĉefurbo de la ŝtato Falcón. Ĝi estis fondita en 1527 de hispanaj koloniistoj, kun plennomoSanta Ana de Coro. La nomo "Coro" estas supozeble indiĝena vorto signifanta "venton". Coro estas la plej malnova urbo en la okcidento de Venezuelo. En kolonia tempo la urbo suferis multnombrajn atakojn. En 1806 ĝi estis prenita de Francisco de Miranda, kiu estis batalanta por la sendependeco de Latin-Ameriko de la hispana krono, kaj ĝia haveno de La Vela estis la unua loko en Venezuelo kie la landa trikolora flago estis altigita.
Ekde la 1950-aj jaroj Coro estas konsiderita kiel nacia monumento, kaj en 1993 Coro kaj ĝia haveno estis difinita de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Tamen, en 2005 Coro estis enskribita en la Listo de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en danĝero.
De historia, kolonia arkitekturo al unika natura pejzaĝo, Coro prezentas diversan aron de turistaj allogaĵoj. Sur ĝia nordorienta limo, la urbo enhavas “Los Médanos de Coro”, ampleksajn sablajn dunojn, kiuj formas la nuran dezerton en Venezuelo. La dunoj estas flanke de la vojo inter la kolonia zono de Coro kaj ĝia haveno La Vela kiu estas kvin mejlojn for de la centro.
La Monda Heredaĵo prezentas urban pejzaĝon de tipe aspekto de 18-a kaj 19-a jarcentoj kun densaj stratoj kaj centoj de historia kaj tradiciaj konstruaĵoj. Iuj konstruaĵoj reflektas la Hispanan stilon "mudeĥara" (kun influo araba, aliaj reflektas la kulturan influon de Nederlando tra ĝia kolonio de Curaçao. Estas interesaj katolikaj preĝejoj kaj malnova Hebrea tombejo. Aliaj koloniaj urboj en Venezuelo ne tiel bone konservas sian heredon, kaj ĉiukaze la kruco de kulturaj influoj de Coro estas probable unika.
La tradiciaj konstruaĵoj de Coro estas faritaj de tero – adobe, aŭ tero refortigita per tekniko konata kiel "bahareque". Tia terozaj strukturoj estas damaĝeblaj per la pluvo, kaj alta kvanto de pluvo en lastatempaj jaroj (eble rilata al klimatŝanĝo) en ĉi tiu arida regiono de Venezuelo estas kaŭzinta damaĝojn al Coro - ĉi tiu pluvdamaĝoj estas unu faktoro en la aktuala statuso de risko de Coro kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Aliaj faktoroj rilatas al konsideroj de planado kiuj povas damaĝi la historian medion.
Vojaĝante unu horon norden, la turisto povas trovi mondfamajn plaĝojn por velsurfado en la Duoninsulo Paraguaná. Unu horon suden, “La Sierra de Coro” prezentas malgrandaj urbojn kun pli modera klimata klimato kaj vidojn de la urbo. En klaraj tagoj, vizitantoj kapablas vidi la Médanos kaj malantaŭ ilin la Duoninsulon Paraguana kun ĝia Monteto Santa Ana
Veturante okcidenten turistoj povas ankaŭ viziti Urumaco, grava fosilia ejo.
La ekonomio en Coro estas alte dependa de ŝtataj elspezoj. Pomalgranda komercado, civila konstruado kaj profesiaj servoj estas la ĉefaj fontoj de la urba ekonomio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo dediĉita al Coro Arkivigite je 2004-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Uneska Monda Hereda Centro - Coro kaj ĝia Haveno
- Paĝo de la urbestraro.[rompita ligilo]
- PRegiona registaro de Falcón. Arkivigite je 2009-12-08 per la retarkivo Wayback Machine