Sissach (distrikto)
Distrikto Sissach | |
---|---|
distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Bazelo Kampara | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Ĉefloko | Sissach |
Geografia situo | CH1903: 569927 / 101758 (mapo)46.0666666666677.05Koordinatoj: 46° 4′ N, 7° 3′ O; CH1903: 569927 / 101758 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 33279 (2008-12-31) |
Areo | 138,29 km² |
Loĝantardenseco | 240,65 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1304 |
La distrikto Sissach estas administra unuo de la Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 33279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Sissach situas en sudoriento de la kantono. Ĝi etendiĝas en la valo de la rivero Ergolz, kiu komenciĝas en sudo ĉe la Suba Hauensteinpasejo, kiu estas la limo al Kantono Soloturno. En oriento kaj nordo ĝin limigas malaltaj montoĉenoj, kiuj apartenas ankoraŭ al la Ĵurasa Montaro, kaj formas la limon kun Kantono Argovio. Nur al nordokcidento la valo estas malfermita al la direkto de Liestal. La distrikto Sissach estas relative maldense loĝata kaj marikta plej parte per agrikulturo, arbaro kaj monteta pejzaĝo. En kontrasto al la cetere kantona areo ĝi konsistas ĉefe el malgrandaj kaj malgrandegaj vilaĝoj.
Limoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto limas en nordo la distrikto Rheinfelden en Kantono Argovio, en oriento al la distrikto Laufenburg ankaŭ en Argovio, en sudo al distrikto Gösgen en Kantono Soloturno kaj en sudokcidento al la distrikto Waldenburg kaj en nordokcidento al la distrikto Liestal.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la distrikto kondukas la fervojlinio de Bazelo al Olten tra la Hausensteintunelo, kiu estas bazo-tunelo tra la Ĵurasa Montaro. Tio estas unu el la plej gravaj fervojlinioj de Eŭropo, ĉar ĝi tra la Gotardo konektas Germanion kun Italio. Okcidente de la nova linio kun la baztunelo kondukas la malnova Hauensteinlinio, kiu hodiaŭ estas servata per la regiona trajnlinio S9, kaj servas kiel rezerva linio en kazo de problemoj kaj tro da trafiko en la baztunelo.
Paralele al la fervojo kondukas la ĉefstrato 2 super la Suba Hauensteinpasejo kaj la nacia aŭtoŝoseo A2.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en la romia epoko la trafikvojo tra la Ergolzvalo trans Hauenstein supozeble estis de granda signifo. Ja situis norde de ĝi ĉe la bordo de la Rejno la iama romia urbo Augusta Raurica, de kie oni por atingi al Soloturno devis trapasi aŭ la Supran aŭ la Suban Hauensteinpasejon. Distrikto Sissach unuan fojon estis menciita en mezepoko kiel Sisgau jam en la jaro 835. En la jaro 1041 la imperiestro de la Sankta Romia imperio, Henriko la 3-a, transigis la distrikton Sisgau al la episkopo en Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 la distrikto Sissach fariĝis distrikto de la tiam fondita Kantono Bazelo Kampara.
Komunumoj de la distrikto Sissach
[redakti | redakti fonton]Kun 29 komunumo (stato komence de 2009) la distrikto Sissach estas la plej komunumriĉa distrikto de la kantono. La komunumoj fakte dividiĝas en du kategoriojn, nome la komunumoj ĉe la Hauensteinbazfervojlinio, kiuj estas relative grandaj kaj urbecaj kun industrio, kaj la komunumoj, kiuj situas flanke de la trafikvojoj kaj konservis sian kamparanan karakteron kaj estas tre maldense logaĝataj. Jen la listo de la distriktaj komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantaro (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Anwil | 573 | 3.96 | 2841 | |
Böckten | 778 | 2.28 | 2842 | |
Buckten | 689 | 1.99 | 2843 | |
Buus | 939 | 8.85 | 2844 | |
Diepflingen | 555 | 1.44 | 2845 | |
Gelterkinden | 5699 | 9.79 | 2846 | |
Häfelfingen | 268 | 3.96 | 2847 | |
Hemmiken | 273 | 3.39 | 2848 | |
Itingen | 1845 | 3.14 | 2849 | |
Känerkinden | 493 | 1.48 | 2850 | |
Kilchberg | 131 | 1.59 | 2851 | |
Läufelfingen | 1255 | 8.15 | 2852 | |
Maisprach | 933 | 5.06 | 2853 | |
Nusshof | 209 | 1.72 | 2854 | |
Oltingen | 419 | 7.18 | 2855 | |
Ormalingen | 1916 | 4.23 | 2856 | |
Rickenbach | 546 | 2.90 | 2857 | |
Rothenfluh | 753 | 10.93 | 2858 | |
Rümlingen | 369 | 2.28 | 2859 | |
Rünenberg | 789 | 4.98 | 2860 | |
Sissach | 6130 | 8.87 | 2861 | |
Tecknau | 834 | 2.35 | 2862 | |
Tenniken | 871 | 4.67 | 2863 | |
Thürnen | 1335 | 2.25 | 2864 | |
Wenslingen | 694 | 5.91 | 2865 | |
Wintersingen | 617 | 6.95 | 2866 | |
Wittinsburg | 422 | 3.21 | 2867 | |
Zeglingen | 462 | 7.91 | 2868 | |
Zunzgen | 2482 | 6.87 | 2869 | |
Totale (29) | 33'279 | 138.29 | 1304 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de la prefektejo de la distrikto Sissach Arkivigite je 2010-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
|
|