Wittinsburg
Wittinsburg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 25′ 38″ N 7° 50′ 34″ O / 47.42722 °N, 7.84278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 38″ N 7° 50′ 34″ O / 47.42722 °N, 7.84278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 422 |
Areo | 3,21 km² |
Alteco | 573 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4443 |
Komunumkodo | 2867 |
Wittinsburg estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 422 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wittinsburg situas ĉe la okcidenta flanko de la valo de Homburg. La rivereto Homburgerbach, alfluanto de Ergolz, formas ĝian okcidentan limon. La kerno de la vilaĝo situas en plata kaldrono inter la valoj de Homburg kaj Diegten.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wittinsburg limas en nordo al Diepflingen, en nordoriento al Gelterkinden, en oriento al Rümlingen, en sudoriento al Buckten, en sudo al Känerkinden, en sudokcidento al Diegten, en okcidento al Tenniken, kaj en nordokcidento en unu punkto al Thürnen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wittinsburg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio 108 al Sissach.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Wittinsburg datiĝas el la jaro 1358 kiel Witerberg.
Wittinsburg apartenis en mezepoko al la senjorujo Homburg, kiu en la jaro 1305 fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo. La episkopo vendis la senjorujon en la jaro 1400 al la urbo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo restis parto de la voktejo Homburg, kaj tiam fariĝis parto de la distrikto Sissach. Kun la distrikto Sissach la vilaĝo post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Wittinsburg
- Paĝo pri la komunuma historio de Wittinsburg en la retejo de la Kantono Bazelo Kampara Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
|