Saltu al enhavo

Edith Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edith Wilson
Persona informo
Edith Wilson
Naskonomo Edith Bolling
Naskiĝo 15-an de oktobro 1872 (1872-10-15)
en Wytheville
Morto 28-an de decembro 1961 (1961-12-28) (89-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Edith Wilson
Familio
Patro Judge William Holcombe Bolling (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sally White (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Woodrow Wilson (1915–1924)
Norman Galt (en) Traduki (1896–1908) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edith Bolling Galt WILSON (la 15-an de oktobro 1872 - la 28-an de decembro 1961) estis la dua edzino de usona prezidanto Woodrow Wilson kaj la Unua Damo de Usono de 1915 ĝis 1921. Ŝi ricevis la kromnomon "sekreta prezidanto" ĉar ekde 1919, post bato de apopleksio de ŝia edzo, ŝi efektive regis la landon en lia nomo dum la cetero de lia oficmandato. Iuj nomas ŝin "la unua prezidentino de Usono" pro la centra rolo kiun ŝi ludis dum la longedaŭra handikapo de sia edzo.

Naskita en Wheatville, Virginio, la filino de William Holcomb Bolling, distriktjuĝisto, kaj Sally White Bolling. Edith estis posteulo de la Plantagenets, koloniaj setlantoj de Virginio kaj indianoj. Ŝia patroflanka avino, Catherine Payne Bolling, estis parenca al Martha Washington, la edzino de George Washington. Edith ekzameniĝis ĉe privatan knabinan lernejon en Virginio kaj tiam Martha Washington College. Vizitante ŝian fratinon, Edith renkontis Norman Galt, prosperan juveliston; en 1896 ili edziĝis. En 1903 ŝi naskis filon, kiu mortis kelkajn tagojn poste. Norman Galt mortis neatendite en 1908.

Geedziĝo

[redakti | redakti fonton]
oficiala Blank-Doma portreto de Wilson

En 1915, la vidvino Galt estis prezentita al usona prezidanto Woodrow Wilson fare de Helen Bones, lia kuzo kaj mastrino de la Blanka Domo post la morto de Ellen Wilson. La admiro de Wilson rapide iĝis amo. Li svatis al ŝi, dirante, ke "ĉi tiu tempo ne estas mezurita en semajnoj, monatoj aŭ jaroj, sed en profundaj homaj eventoj..." La geedziĝo okazis la 18-an de decembro 1915 ĉe la domo de la novedzino en Vaŝingtono. La privata ceremonio, kunoficiata de la pastro James Taylor, de la Centra Presbitera Preĝejo, kaj la pastro Herbert Scott Smith, de la Episkopa Preĝejo de Sankta Margareta, ĉeestis 40 personoj. La paro pasigis du semajnojn da sia mielmonato en Hot Springs, Virginio.

En 1916, la usona artisto Adolfo Müller-Ury (1862–1947) pentris portreton de sinjorino Wilson. La pentraĵo pendis en la dormoĉambro de la prezidanto.

Unua Damo

[redakti | redakti fonton]
La unua publikigita foto de Woodrow Wilson post lia apopleksio. Li estis paralizita ĉe lia maldekstra flanko, do Edith tenas dokumenton firme en loko por ke li subskribu ĝin, je junio 1920.

Dum ŝia tempo kiel Unua Damo, kaj pro la Unua Mondmilito, multaj bankedoj kaj konferencoj ne estis okazigitaj ĉe la Blanka Domo, kaj tial Edith estis ŝarĝita per ŝia laboro kiel oficiala gastigantino. Edith akompanis ŝian edzon tra Eŭropo je la fino de la milito, sur lia vojaĝo por partopreni la pacnegocadojn.

En septembro 1919 , kiam Wilson revenis al Usono por konvinki la Senaton subteni la starigon de la Ligo de Nacioj, Wilson suferis apopleksion kaj paraliziĝis, kaj Edith restis kun sia edzo je ĉiuj horoj de la tago kaj helpis lin kun lia ĉiutaga laboro.

Prezidanto Wilson suferspertis severan koratakon la 2-an de oktobro 1919. Edith Wilson komencis revizii ĉiujn aferojn de ŝtato kaj decidi kio estis sufiĉe grava por pluiri al la Prezidanto. La kondiĉo de la prezidanto estis konservita sekrete de la publiko kaj neniu rajtis renkonti lin persone. Li apenaŭ sukcesis subskribi la dokumentojn, kiuj estis metitaj antaŭ li.

Kvankam Edith ne mem faris prezidentajn decidojn, ŝi direktis la atenton de la prezidanto nur al aparte gravaj aferoj, kaj direktis la ceterajn aferojn al la diversaj ministroj. En ŝia libro ŝi asertis ke ŝi nur helpis la prezidanton, sed la historiisto Felice Levine asertas ke ŝi estis "virino kun mallarĝaj kaj rigidaj opinioj, kaj tre decida" kaj akuzis ŝin pri multaj diplomatiaj konceptoj kiuj estis faritaj.

Farante tion, ŝi efike regis la ekzekutivon de Usono, dum la cetero de la prezidanteco de ŝia edzo, ĝis marto 1921. Tiun funkciadon ŝi ekzercis kune kun la sekretario de la prezidanto Joseph P. Tumulty kaj kuracisto Cary T. Grayson. La kuracisto Grayson elpensis neklarajn klarigojn pri la longa foresto de la prezidanto pro malsano, inkluzive de "indigesto" (dispepsio) [1][2].

Lastaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

En 1921, post la eksiĝo de Wilson, Edith kaj ŝia edzo ekloĝis en la ambasada kvartalo en Vaŝingtono. Ŝi prizorgis lin ĝis lia morto tri jarojn poste en 1924.

Edith Wilson mortis pro korinsuficienco la 28-an de decembro 1961, je la 105-a datreveno de la naskiĝo de Woodrow Wilson [3]. Je la tago de ŝia morto, ŝi ĉeestis ĉe la malferma ceremonio de la Ponto Woodrow Wilson, trans la rivero Potomac inter Marilando kaj Virginio. Ŝi estis entombigita apud sia edzo en la Vaŝingtona Katedralo[4].

Por plia legado

[redakti | redakti fonton]
  • Edith Bolling Galt Wilson, My Memoir, Arno Press, 1980
  • Edwin Tribble (red.), A President in Love: the Courtship Letters of Woodrow Wilson and Edith Bolling Galt, Houghton Mifflin, 1981
  • Phyllis Lee Levin, Edith kaj Woodrow: la Wilson Blanka Domo, Scribner, 2001

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. William Elliott Hazelgrove, Madam President: The Secret Presidency of Edith Wilson (Washington, D.C.: Regency Publishing, 2016); Brian Lamb, Who's Buried in Grant's Tomb?: A Tour of Presidential Gravesites (New York: Public Affairs, 2010), p. 119; Judith L. Weaver, "Edith Bolling, Wilson as First Lady: A Study in the Power of Personality, 1919–1920," Presidential Studies Quarterly 15, No. 1 (Winter, 1985), pp. 51–76; and Dwight Young and Margaret Johnson, Dear First Lady: Letters to the White House: From the Collections of the Library of Congress & National Archives (Washington, D.C.: National Geographic, 2008), p. 91.
  2. . When a secret president ran the country. PBS NewsHour. NewsHour Productions (October 2, 2015). Alirita December 27, 2019.
  3. Ginsberg, Steven, "From Its Hapless Beginning, Span's Reputation Only Fell", July 15, 2006.
  4. Presidential Funerals. Washington National Cathedral.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]