Saltu al enhavo

Ervin Béla Schnedarek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Béla Schnedarek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1920 (1920-01-21)
en Târgu Mureș
Morto 14-an de januaro 2008 (2008-01-14) (87-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto
videomaker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Béla SCHNEDAREK [ŝnedarek] estis rumania hungara filmfakulo. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 21-an de januaro 1920 kaj mortis samloke la 14-an de januaro 2008.

Ervin Béla Schnedarek diplomitiĝis pri matematiko-fiziko en Universitato Bolyai de Kluĵo (1958), sed li jam antaŭe laboris en OGYI de Târgu Mureș (1951–58). Lia laborkampo estis la fotado kaj la filmarto. Li fondis filmklubon en 1958, de 1970 li estis ekstera kunlaboranto de la hungara elsendo de la Rumana Televido. En 2000 li ricevis premion de vivverkaro en filmrevuo de Târgu Mureș.

Filmoj pli gravaj

[redakti | redakti fonton]
  • Bolyai emlékmúzeum, Farsangtemetés Alsósó­falván, Jobbágytelki arató kaláka,
  • Lövétei esküvő, Nem. (Internaciaj premioj).