Saltu al enhavo

Fiji Times

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiji Times
gazeto
Speco ĉiutaga
Formato "tabloida" (28 × 43 cm)

Establodato 4-a de septembro 1869
Fondinto(j) George Lyttleton Griffiths vd
Stabo eldonisto Fred Wesley (stato de aŭgusto 2024)
ISSN 1563-5724

Retejo Oficiala retejo (angle)

novaĵa retejo fijivillage ("fiĝia vilaĝo") (angle)

vdr

Fiji Times - angla prononco laŭ sistemo IFA [fˈiːd͡ʒi tˈa͡ɪmz] - estas ĉiutaga gazeto eldonata en la angla kaj fiĝia en Suvo, Fiĝioj. Establita en Levuka la 4-an de septembro 1869 fare de George Littleton Griffiths, ĝi estas la plej malnova gazeto de la Fiĝioj daŭre funkcianta. La firmao krom la gazeto ankaŭ vivigas plurajn novaĵajn retejojn, kaj aldone publikigas librojn.

The Fiji Times estas posedata fare de Motibhai Group, kiu aĉetis ĝin de la usona konzerno News Corp de Rupert Murdoch la 22-an de septembro 2010. La iama eldonisto Evan Hannah, aŭstralia civitano, estis perforte forigita de la Fiĝioj en majo 2008 ĉar li estis akuzita fare de la provizora fiĝia registaro de enmiksiĝo en fiĝia politiko.

Eksteraj rilatoj

[redakti | redakti fonton]
la centra redaktejo