Herpeto
Aspekto
Herpeto | |
---|---|
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo | |
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) | ||
---|---|---|
1B74 | herpeto | |
Herpeto estas infekta malsano, kaŭzata de virusoj HSV1 kaj HSV2 el la familio Herpetvirusoj (herpesviridae).
La malsanoj kaŭzitaj de HSV1
[redakti | redakti fonton]Lipa herpeto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas la plej kutima formo de la herpeto kaŭzata de HSV1. Oni infektiĝas per kontakto kun infektita persono. Veziketoj aperas sur la lipoj. La veziketoj malaperas kutime post 10-12 tagoj kaj ne lasas markojn sur la haŭto.
La malsanoj kaŭzitaj de HSV2
[redakti | redakti fonton]Seksorgana herpeto
[redakti | redakti fonton]Oni infektiĝas per seksaj kontaktoj. Ĉe viroj veziketoj aperas sur la glano kaj la prepucio. Ĉe virinoj veziketoj aperas sur la vagino, la vulvaj lipoj kaj la perineo.
Denaska herpeto
[redakti | redakti fonton]Infanetoj infektiĝas per viruso estanta en la naskokanalo de la patrino. Nedanĝeraj veziketoj povas aperi sur la tuta korpo.