IJK 2014
Aspekto
IJK 2014 | ||
---|---|---|
Loko | Fortalezo, Brazilo | |
Ekde | 18-a de julio 2014 | |
Ĝis | 25-a de julio 2014 | |
Organizanto | Brazila Esperantista Junulara Organizo | |
Oficiala retejo | ijk | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo[1]. Organizis ĝin Brazila Esperantista Junulara Organizo. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estis Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.
Ĝi estis la dua brazila IJK. La unua, la 58-a IJK, okazis en Pato Branco en 2002.
Por la organizado de la kongreso kandidatiĝis ankaŭ Juna Esperantistaro Argentina. Tuj post la 70-a IJK okazis en Bonaero (Argentino) la 99-a Universala Kongreso de Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala retpaĝo de la 70-a IJK. Arkivita el la originalo je 2014-12-30. Alirita 2021-08-13.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|