Saltu al enhavo

Internacia humanitara juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Originala dokumento de la Unua Ĝeneva Konvencio

Internacia humanitara juro, ankaŭ nomebla internacia militmildiga juro, estas branĉo de publika internacia juro kiu celas mildigi kaj limigi la efikoj de armaj konfliktoj protektante homojn kiuj ne partoprenas en malamikecoj aŭ kiuj decidis ĉesi partopreni en la konfrontiĝo. Ili ankaŭ limigas kaj reguligas la rimedojn kaj metodojn de milito al dispono de la batalantoj kaj reguligas konduton en armitaj konfliktoj (milita jurolatine ius in bello). Ĝi konsistas el serio da normoj, plejparte reflektitaj en la Ĝenevaj Konvencioj de 1949 kaj iliaj aldonaj protokoloj.

La reguloj de Internacia Humanitara Juro celas eviti kaj limigi homan suferon en tempoj de armita konflikto. Siavice, ili celas limigi aŭ malpermesi la uzon de certaj militmetodoj, sed ili ne determinas ĉu lando havas la rajton uzi perforton, kiel establite en la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.[1] Tiuj reguloj estas devigaj kaj por la registaroj kaj armeoj partoprenantaj la konflikton kaj por la malsamaj armitaj opoziciaj grupoj aŭ ajna partio partoprenanta en ĝi.

Oni notu, ke Internacia Humanitara Juro estas "minimuma leĝo". Tial, la konglomeraĵo de rajtoj agnoskitaj en internaciaj traktatoj pri ĉi tiu afero ne estas kompletaj listigoj kaj, eĉ kiam unu el tiuj traktatoj ne enhavas espriman klaŭzon, ke ekzistas aŭ povas esti pli personaj rajtoj en aliaj normigaj leĝoj aŭ traktatoj, estas subkomprenata, ke traktato ne reduktas aŭ ignoras rajtojn kiuj ne estas eksplicite inkluzivitaj en ĝi.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

La unua versio de tiu teksto ekestis la 5-an de septembro 2024 laŭ traduko de la unuaj linioj de la koncerna hispanlingva vikipedia teksto de tiu tago.