Irlanda literaturo
Irlanda literaturo estas konsiderata kiel literaturo skribita en la irlanda aŭ literaturo skribita en la angla fare de aŭtoroj naskita en Irlando kiuj identiĝas kun la irlanda vivmaniero kaj kulturo. Ĝi interkovras parte kun angla literaturo, ĉar la plej multaj irlandaj verkintoj skribas en la angla, kaj multaj estis konataj post elmigrado al konvene anglaj kulturaj centroj, kiel ekzemple Londono.
Irlanda literaturo en la gaela (irlandlingva)
[redakti | redakti fonton]Unu el la plej antikvaj tradicioj literaturaj kaj poeziaj en Eŭropo estas la irlandlingva, kiuj etendas seninterrompe ekde la 6a jarcento ĝis nun. Longe antaŭ la kreado de skribita literatura ekzistis abunda buŝa tradicio, kiuj konsistis el versaĵoj, legendoj, eposoj, proverboj, ktp. Poste, parto de tia materialo estis registrita en manuskripta formo, kaj formis la bazon de la frua gaela literaturo de Irlando, kaj de la kultura heredaĵo de gaelparolantoj en Skotlando. Ĝi konsistis el mitologiaj cikloj; epopeoj kiel la Táin Bó Cúailnge, pliofte nomata An Táin (“Bovara rabekskurso de Cooley”); kaj lirikoj kaj penegiroj.
Dum la mezepoko, profesiaj bardoj komponis poezion por la gaela nobelaro, sed en la mezo de tiu periodo, la gaela socio estis detruita kaj la nobeloj devis forlasi la landon.
En la 17-a jarcento, franciskanaj klerikoj redaktis gravajn verkojn kiel la Analoj de la kvarmajstroj, kaj dum la persekutado de la katolika religio kiu komencis per la deklaro de la tiel nomitaj Punaj Leĝoj ja la fino de tiu jarcento, ekzilitaj religiuloj konservis la flamon de la gaela literaturo per verkoj pri teologio, filozofio kaj historio. Alie, malmulto restis de la gaela kulturo krom buŝaj tradicioj, kantoj recitaĵoj kaj rakontoj. En la 19-a jarcento okazis la Gaela Revivigo, kiam refoje aperis verkoj en la irlanda lingvo, ofte bazitaj sur la antikvaj legendoj. Unuafoje prezentiĝis teatraĵoj en la irlanda, aŭ en la angla, sed inspiritaj de la gaelaj mitoj. Gravaj gaellingvaj aŭtoroj estis Peter O’ Leary, Pádraic Ó Conaire, Pádraic Pearse, Máirtín Ó Direáin, Seán Ó Ríordáin, Liam Ó Flaitheartaigh, Máirtín Ó Cadhain agus Brian
Ó Nualláin. Inter la plej gravaj modernaj verkistoj en la gaela estas Pádraic Breathnach, Micheál Ó Conghaile, Pádraig Ó Cíobháin, kaj Cathal Ó Searcaigh. La unuaj tri menciitaj estas romanistoj kaj novelistoj. Iu poeto de eksterordinara kapablo estas Diarmuid Johnson, kiu verkis Súil Saoir. Du elstaraj gaelaj poetinoj estas Eileán Ní Chuilleanáin kaj Nuala Ní Dhomhnaill.
Resume, la riĉa literatura tradicio, kiuj estis kreata en la Antikva Gaela Periodo (700-900), daŭras ĝis hodiaŭ en la irlanda lingvo. Plie, kvankam ĝi ne apartenas al la temo de ĉi tiu artikolo, gaellingva literaturo nuntempe spertas brilan floradon en najbara Skotlando
Irlanda literaturo en la angla
[redakti | redakti fonton]Pro la longega angla regado en Irlando, anglalingva literaturo ekde longe abundas en Irlando kaj estas pli konata eksterlande ol tiu en la indiĝena gaela. Renomaj anglo-irlandaj verkistoj estas Jonathan Swift (aŭtoro de La vojaĝoj de Gulivero), Laurence Sterne, Edmund Burke, Oscar Wilde kaj George Bernard Shaw. Tiuj verkis ekskluzive ene de la angla tradicio. Tamen, per la Gaela Revivigo, estiĝis aŭtoroj kiuj skribis en angla lingvo (ekzemple: la poeto W. B. Yeats kaj la dramisto John Millington Synge), sed estis inspiritaj de la antikvaj gaelaj tradicioj. La intrigoj de la teatraĵoj de du alia dramistoj, nome, Seán O’Casey kaj la mem-ekzilita James Joyce, okazas en Dublino, la irlanda ĉefurbo. Gravegaj nuntempaj verkistoj estas la poeto Séamus Heaney, la dramisto Brian Friel. Iom aparta estas Samuel Beckett, pro la fakto ke li verkis siajn teatraĵojn dulingve: en la franca kaj en la angla. Konata fantasta verkisto el Irlando estas Paul Kearney, verkinto interalie de La Monarkioj de Dio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- de Blácan, Aodh, Gaelic Literature Surveyed, eld. The Talbot Press, Dublino, 1973. (Origina eldono 1929) (anglalingva)
- Ó Tuama, Seán, An Duanaire 1600-1900 - Poems of the Dispossessed, eld. The Dolmen Press i gComhar le Bord na Gaeilge, Mountrath, Portlaoise, Irlando, 1981. ISBN 0-85105-363-7 (dulingva - irlanda kaj angla)