Jan Kochanowski
Jan Kochanowski (naskiĝis la 6-an de junio 1530 en Sycyna Północna apud Zwoleń, mortis la 22-an de septembro 1584 en Lublin) estis granda pola poeto de renesanco. Opiniata kiel la plej genia pola poeto kaj unu el plej bone edukitaj eŭropanoj. Li estas opiniata ankaŭ kiel plej genia poeto en la renesanco kune kun Dante Alighieri. En Pollando oni parolas pri li kiel pri "patro de la pola poezio" kaj "poeto de la ekzisto". Kiel filozofo li estis eklektisto epikurece-stoika. Li estis religia, tamen probable li fariĝis herezulo.
Edukiteco
[redakti | redakti fonton]Li devenis de pola nobela familio Kochanowscy de la blazono Korwin. Li estis filo de juĝisto Piotr Kochanowski kaj Anna Białaczkowska (blazono Odrowąż). En 1544 li komencis studi en Krakova Akademio en Krakovo, poste ankaŭ studis en Germanio, en Universitato de Albertino en Królewiec, en Universitato de Padovo (kie li renkontis interalie Francesco Robortelo, Łukasz Górnicki, Andrzej Trzecieski kaj Andrzej Patrycy Nidecki. Laŭ edukiteco Kochanowski do estis humanisto, lingvisto kaj literaturisto.
Ekverkado
[redakti | redakti fonton]Jam en Italio Kochanowski komencis skribi malgrandajn poemojn en la latina. Ankaŭ tie verkis sian unuan kanto,(XXV numero en volumo de ĉiuj "Kantoj")- "Kion Vi volas de ni, ho Sinjoro, por viaj grandaj donacoj" ("Czego chcesz od nas Panie, za Twe hojne dary"). Post la periodo de Królewiec, Kochanowski veturis al Francio, kie li renkontis Pierre de Ronsard kaj estis en Germanujo. Enfine li revenis al Pollando.
Kortega vivo
[redakti | redakti fonton]En sia lando li restis en bienoj de Tarnowscy, Tęczyńscy kaj de episkopo de Krakovo, Filip Padniewski. Danke al Piotr Myszkowski, reĝa subkanceliero, Kochanowski estiĝis reĝa sekretario. Li ricevis ankaŭ paroĥon de Poznań kaj Zwoleń. Li servis al la reĝo dum sejmoj (pola parlamento) kaj okupiĝis pri politiko;- tio estas eĉ videbla en liaj poemoj. Li servis ankaŭ dum bataloj inter Republiko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusia Imperio. Post la morto de Zygmunt II August li volis apogi Henryk Walezy por la reĝeco. Post eskapo de la reĝo al Francio, Kochanowski lasis la politikon. Poste li nur apogis kiel reĝkandidaton Stefano Báthory, kies kortega poeto estis .
Gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]En 1574 li hejmiĝis en Czarnolas en la bieno Czarny Las (Nigra Arbaro). En 1575 edziĝis al Dorota Podlowska, blazono Janina. Li havis kun ŝi tri filinojn. Li vivis milde en silenta bieno kun ĉiuj luksoj de nobela vilaĝano. En 1575 li partoprenis en sejmo elektanta (parlamento kiu elektas reĝon) apogante Maksimiliano la 2-a. En tiu tempo Kochanowski skribis Replikon de grekaj delegitoj ("Odprawa posłów greckich"), unu el la plej gravaj filozofiaj kaj teatraj verkoj en Pollando. Kochanowski kritikis tie la demokration. Poste Kochanowski kreis Psalmaron de Davido ("Psałterz Dawidów"), al kiu Mikołaj Gomółka komponis muzikon. La poeto pruvas tie sian egan vortprovizon; li estas eĉ opiniata unu el la plej grandaj lingvistoj de la renesanco. La Psalmaro ne estis tute traduko de la biblia Psalmaro, tamen ĝi estis ĝia parafrazo. Kochanowski tie esprimas sian grandan artismon parafrazante la tekston religian, - kiu estas bela pro Dio. Dio ricevas en la Psalmaro de Kochanowski la karakteron de granda amanto.
Post morto de sia frato, Kochanowski komencis skribi ne laŭrenesance. En poezio de renesanco oni admiras la mondon en ĉia diverseco kaj preĝante dankas al Dio, kiu estas granda amanto. Simile skribis Pico della Mirandola. Post morto de sia filino Urszulka, Kochanowski malsaniĝis je deprimo. Sian grandan doloron li esprimis en Trenoj (Treny - kantoj funebraj). Lia deprimo kondukis lin eĉ al herezo. Li kritikas sian filozofion -stoikismon- kiel la filozofion, kiu mensogis al li. La aro de ĉiuj Trenoj estas ĉia noto de lia granda doloro, en kiu malkaŝiĝas liaj duboj pri la ekzistado de Dio, pri lia bono, pri la senco de la ekzistado kaj pri la senco de la amo. En 1584, la jaro de la unua eldono de Trenoj, Kochanowski mortis en Czarnolas.
Treno Dekunua
Folaĵo virt'!- diris Brutuso rigidita...
Folaĵ', kiu vidus, per ĝi mond' plenigita!
Kiam, kiun pieco de ĝi savigadis?
Kiun la boneco de malbonaĵo savis?(...)
Memorigo
[redakti | redakti fonton]Multaj poetoj poste agnoskis lin kiel herezulon. Lia poezio tamen neniam estis forgesita pro ĝia supera beleco. Poste Wacław Potocki, pola poeto, estos unu el la grandaj defendantoj de la aŭtoritato de Kochanowski. Hodiaŭ Kochanowski estas ofte agnoskata kiel plej genia pola poeto kune kun Mikołaj Sęp-Szarzyński, Ignacy Krasicki, Adam Mickiewicz, Cyprian Norwid, Bolesław Leśmian kaj Czesław Miłosz. Sian admiron al Kochanowski esprimis ankaŭ Kálmán Kalocsay, la klasika esperantlingva poeto.