Javier (persona nomo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ksavero (persona nomo). |
La nomo Javier venas de la katolika sanktulo nomita Francisco Xavier, kie Xavier rilatas al la naskiĝloko de la sanktulo. Tiu naskiĝloka nomo havas eŭskajn radikojn, etimologie originante de la vorto etxaberi (kun la signifo "nova domo"). Aliaj varioj de tiu nomo inkludas Xaverius, Xever, Javieron kaj Saverion. La virineca Javiera, Saveria, Zaviera kaj Saverina estas malpli oftaj. Etxeberria, Echeverría, Echevarría, Etxebarri, Chávarri estas eŭskaj familiaj nomoj ligitaj al la nomo per etimologio. Ĝia difuzo ŝuldiĝas al la famo de la misiisto Sankta Francisco Xavier (hispane San Francisco Javier). Kiam li estis enkanonigita, lokoj kaj homoj estis nomitaj laŭ li, kiu popularigis la nomon. Nuntempa uzo de la nomo Javier estas trovita en Hispanio, Ekvatora Gvineo kaj latin-amerikaj landoj, kie ĝi estas populara.
Kelkaj Javier
[redakti | redakti fonton]- Javier Bardem - hispana aktoro
- Javier de Burgos - politikisto, ĵurnalisto, verkisto, dramaturgo kaj tradukisto hispana
- Javier Fesser - hispana reĝisoro kaj diskonigisto
- Javier Marías - hispana verkisto kaj tradukisto
- Javier Mascherano – argentina futbalisto
- Javier Pérez de Cuéllar - perua diplomato kaj politikisto kaj de 1982 ĝis 1991 Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- Javier Saviola - argentina futbalisto
- Javier Solana - hispana politikisto, fizikisto kaj diplomato
En aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]- Asturia: Xabel
- Eŭska: Xabier
- Kastilia: Javier
- katalune: Xavier
- angle: Xavier
- france: Xavier
- Skotgaela: Savy
- Galega: Xabier
- germane: Xaver
- itale: Saviero aŭ Saverio
- latine: Xaverius
- Leona: Xabiere
- Filipina: Javier aŭ Xavier
- pole: Ksawery
- portugale: Xavier
- ruse: Ксаверий [Ksavjerij]