Jean Julia
Jean Julia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1863 |
Morto | 8-an de februaro 1934 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Francio Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Thérèse Julia |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jean JULIA (naskiĝis en 1863, mortis la 8-an de februaro 1934) estis poŝtisto kaj rusiljona esperantisto.
Frua membro en Céret de Aplec Esperantista de Catalunya, en 1904 Jean Julia estis la jura respondeculo de ĝia organo Espero de Katalunjo. Post la forveturo de Céret de la fondinto de la grupo, Paul Berthelot, kaj la disfalo de Aplec, ekde 1906 geedzoj Jean kaj Therese Julia animas la destinon de la loka grupo; kvin el la dek tri anoj de la grupo estas poŝtistoj. En 1909 ili partoprenas la 5-a Universala Kongreso en Barcelono.
En aŭgusto 1914 Jean kaj Thérèse aliĝas al la deka Universala Kongreso en Parizo, sed la kongreso ne okazas pro la militdeklaro.
Post la ĉeso de la aktivado pro la Unua Mondmilito, en 1922 ges-roj Julia restarigas la grupon de Céret, organizante kursojn kaj ekskursojn kune kun la grupo de Perpinjano.
Fonto
[redakti | redakti fonton]El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.