Johannes Franz Hartmann
Johannes Franz Hartmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johannes Franz Hartmann | |||||
Naskiĝo | 11-an de januaro 1865 en Erfurto | ||||
Morto | 13-an de septembro 1936 (71-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Tombo | Stadtfriedhof Göttingen (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Tubingeno vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto astronomo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Astronomio, stelo kaj spektroskopio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Heinrich Bruns • Wilhelm Scheibner vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Franz HARTMANN (naskiĝis la 11-an de januaro 1865 en Erfurto, mortis la 13-an de septembro 1936 en Göttingen) estis germana astronomo kaj fizikisto Li estis konata en Argentino sub la nomo de Juan HARTMANN.
965 Angelica | 4-a de novembro 1921 |
1029 La Plata | 28-a de aprilo 1924 |
1254 Erfordia | 10-a de majo 1932 |
Li studis en Tübingen, Berlino kaj Leipzig ; diplomigita en 1891 li dungiĝis en la privata observatorio Kuffer. En 1894 li reiris en Leipzig kaj laboris en la observatorio de la universitato.
Li iris en 1896 en la observatorion de Pocdamo, kie estis refraktoro de 60 cm. Tamen, tiu lorno ne taŭgis por la fotografio. Hartmann elpensis teston por trovi la difekton kaj forigi ĝin. Tiu "Testo de Hartmann"[1][2] estas ankoraŭ nun uzita por mezuri la difektojn de la lensoj kaj speguloj de teleskopo.
Li ankaŭ eltrovis fotometron kaj spektrometron, kiuj portas lian nomon.
En 1904, en Postdam, observante la stelon Delton Orionan por determini ties radian rapido per efiko de Doppler, li konstatis, ke la spektro entenis intensajn spektrajn liniojn de jonizita kalcio, kiuj ne montris ŝoviĝon. Li konkludis, ke inter Delto Oriona kaj Tero estis nubo da vaporo de kalcio, kiu estigis luman absorbon. Li tiel malkovris la interstelan gason.
En 1909 li estis nomumita direktoro de l a departemento pri astronomio de la universitato de Göttingen. En 1921 li transloĝiĝis en Argentinon, kie li iĝis direktoro de la observatorio de La Plata kaj direktigi la esplorojn al la astrofiziko. En La Plata li malkovris tri asteroidojn.
Pro malsano, li revenis Germanion en 1934, kaj mortis du jaroj poste.