José Antonio García Blázquez
José Antonio García Blázquez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1936 en Plasencio | ||||
Morto | 12-an de aŭgusto 2019 (83-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José Antonio GARCÍA BLÁZQUEZ (Plasencia, 29a de aprilo 1936 - Madrido, 12a de aŭgusto 2019) estis hispana verkisto kaj tradukisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis Beletrojn en Madrido. Lia doktoriga disertacio estas dediĉita al estetiko de Oscar Wilde. Li karieris ĉefe eksterlande, nome en Unuiĝinta Reĝlando kaj Svisio, ĉefe kiel tradukisto en internaciaj organizoj.
Lia unua romano estis en 1966 Los diablos, per kiu li intencis eliri el la hispana ĉeftendeco de la tiama socia realismo; sekvis pli sukcesa No encontré rosas para mi madre (Mi ne trovis rozojn por mia panjo, 1968), de kiu oni faris kinan version reĝisoritan de Francisco Rovira Beleta stelulita de Gina Lollobrigida kaj Concha Velasco, en 1972.[1]
Li publikigis en la 1970-aj jaroj estas: Fiesta en el polvo (1971), El rito (1974), eble lia plej fama verko, kiu ricevis en 1973 la Premion Nadal; kaj en 1976 publikigis Señora Muerte. Liaj roluloj ĉefe moviĝas tra grandurboj: Novjorko, Madrido, Barcelono, Parizo, kaj ripete en provinca urbo Plasencia, kiu havigas memoron de la malpermesitaj ludoj de la infanaĝo.[2]
En la 1980-aj jaroj li publikigis: Rey de ruinas (1981), La identidad inútil (1986), Puerta secreta (1993) kaj El amor es una tierra extraña (1996). En 2007 publikigis La soledad del anfitrión kaj Amigos y otras alimañas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ No encontré rosas para mi madre en Internet Movie Database.
- ↑ Gonzalo Hidalgo Bayal: Certificado de buena salud, Narrativa Extremeña, en revuo El Urogallo, decembro 1990.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Antonio García Blázquez en la hispana Vikipedio.