Kajto (muzikgrupo)
Kajto | |
---|---|
Kajto dum prezentiĝo
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Frislando, Nederlando |
Ĝenroj | popolmuziko, maristaj kantoj |
Aktivaj jaroj | 1987 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | www |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Kajto estas nederlanda muzikgrupo el Frislando. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Ilia TTT-a paĝaro uzas propran skribosistemon je kelkaj paĝoj.[1]
Membraro
[redakti | redakti fonton]- Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
- Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
- Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĝo
- Marian Nesse: kantado, akordiono
Post ĉirkaŭ 2007, la grupo ne plu estas kvaropo[2]: nur Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer daŭre kunludas duope sub la nomo "Kajto". Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse partoprenas novan grupon "Kapriol'!", kun Rutger Dijkstra kaj Ad Bos. La nova grupo Kapriol'! tamen ankoraŭ ludas dum koncertoj kelkajn verkojn de la repertuaro de la tiama kvaropo Kajto. Dum 2017, tamen, por celebri la 30-jaran datrevenon de la originala grupo, ĉiuj antaŭaj kvar membroj prezentis sin kune kiel "Kajto Kvarope"[3].
Marian Nesse (naskiĝinta en 1957) forpasis post longa malsano la 8-an de februaro 2022.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1989 – Kajto
- 1991 – Procesio Multkolora
- 1993 – Tohuvabohuo
- 1999 – Masko
- 2004 – Lokomotivo, rulu nun!
- 2011 – Duope
- 2015 – Flugas
- 2019 – La universala arbo[4]
- 2023 – Sen timo[5]
Libroj
[redakti | redakti fonton]La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
- Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
- Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-22. Alirita 2019-09-22.
- ↑ El la oficiala TTT-paĝo: https://marianta.home.xs4all.nl/kajto.htm#esperanto
- ↑ Informo ĉe la unua linio de la teksto en la oficiala TT-paĝohttps://marianta.home.xs4all.nl/kajto.htm#esperanto
- ↑ https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/8-la-universala-arbo.html
- ↑ https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/9-sen-timo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Kajto ĉe Kantaro-Vikio
- Kajto ĉe Vinilkosmo
- Kajto ĉe Spotify
- Kajto ĉe Apple Music
- Kajto ĉe Deezer
- Kajto ĉe MusicBrainz
|