Kariera Nikodema Dyzmy
Kariera Nikodema Dyzmy | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tadeusz Dołęga-Mostowicz |
Lingvoj | |
Lingvo | pola lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1932 |
Eldonejo | Rój |
Ĝenro | politika fikcio |
La kariero de Nikodem Dizma (pole Kariera Nikodema Dyzmy) estas la romano plej populara de la pola verkisto Tadeusz Dołęga-Mostowicz. La libro estis publikigita en 1932, kaj estis granda sukceso.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La libro priskribas la kurson de la vivo de la protagonisto, Nikodem, kiu hazarde akceptis inviton ne destinitan al li, kaj sekve troviĝas en diversaj okazaĵoj, kiujn li ekspluatas plej bone de sia ruzo, kaj transformiĝas de simpla homo, nekapabla trovi laboron, al "granda homo", "ekonomia geniulo" kiu preskaŭ fariĝis la Ĉefministro de Pollando.
En pola, la nomo de la libro estas uzata kiel idiotismo kiu signifas bonŝanca kariero.
La libro estis verŝajne inspirinta al la sukcesa libro Being There, de poldevena usona aŭtoro Jerzy Kosiński, publikigita en la angla en 1971. Kosiński ne menciis La kariero de Nikodem Dizma, kiu estis nekonata al anglaj legantoj. Enketo publikigita fare de la Village Weiss en 1982 akuzis Kosiński je literatura ŝtelo, inkluzive de la intrigo de Being There.