Kastelo Lobdeburg
Kastelo Lobdeburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
burga ruino | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 53′ 26″ N, 11° 37′ 13″ O (mapo)50.89055555555611.620277777778Koordinatoj: 50° 53′ 26″ N, 11° 37′ 13″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kastelo Lobdeburg estas burgruino inter Jena-Lobeda kaj Drackendorf. Tri malegalaj konstruaĵoj nomiĝas sin tiel, la supra, la meza kaj la malsupra burgoj. Lobdeburg en la pli mallarĝa senco tamen estas nur la meza.
Situo
[redakti | redakti fonton]La meza burgo situas sur finaĵo de Wöllmisse, altebenaĵo inter Lobeda kaj Bürgel. De tie ĉi eblis observi la mezan Saale-valon, Roda-valo kaj Leutra-valo. La supra Lobeburg, fakte nur antaŭburgo por defendi la meza en la kazo de atakko disde la pli supraj areoj, konserviĝis nur en formo de ringa muraro, dume la malsupra hodiaŭ tute estas malaperinta. Ĝi verŝajne estis ĉe la pli malsupra fino de la komunumo Lobeda. Pro tio la nomo en la moderna epoko transiris je la iama Thüna-bieno kiu estas en niaj tagoj ĉe la nordeosta rando de la komunumero.
Jenas aliaj burgoj proksimaj: Kastelo Kunitzburg, Burgau kaj Leuchtenburg. Ankaŭ Kastelo Tautenburg estis ŝajne fonditaĵo de la senjoroj de Lobdeburg, almenaŭ la regujo Dornburg-Tautenburg estis dum la 13-a jarcento en la manoj de la lobdeburg-oj kiel regna feŭdo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio estis en 1166; ĝin starigis la senjoroj de Auhausen, administrantoj imperiestraj. La nomo venis el la apuda komunumo Lobeda memkompreneble. Kaŭzo por tiu ĉi decido estis eble la bonaj spertoj kiujn lia imperiestra moŝto jam estis havinta ĉe aliaj samfamiliaj administrantoj de la ĉirkaŭaĵo. Mallonge poste la tiu ĉi reganta branĉo familio eknomiĝis de Lobedeburg. Finkonstruo burga estis en 1185.
Post la malvenko de la voktoj de Gera, Plauen kaj Weida en milito de inter 1354 kaj 1357 la senpere regna regado de la lobdeburg-oj venis en 1358 sub la feŭdigo de la Wettin-oj. En 1450 konkeris la burgon duko Vilhelmo de Saksio dum la t.n. Saksia interfratra milito (1446-1451 inter Vilhelmo la 3-a kaj Frederiko la 2-a). Ĝis 1591 posedantoj estis la familio Puster; poste ekis la kadukiĝo kaj la ŝtonojn oni i.a. utiligis por konstrui la ponton trans Saale-rivero ĉe Jena-Burgau. En la kuro de la landa plimodernigo la lobdeburg-oj tre maldube responsis pri la bona aranĝo de la urbo Jena. El la dua duono de la 12-a jarcento estis ankaŭ la unuaj arĥeologiaj elfositaĵoj de en la malnova urbokerno de Jena.
Ekde 1912 prizorĝas ĉion necesan Lobdeburg-Gemeinde 1912 e.V. Tiu ĉi amikara societo, kune kun la monumentprotektistoj de Jena, sekurigis la konservon de la burgo kaj la faron de necesaj restaŭradetoj ĉe la burgo kaj ĉe ties medio. Ende de la menciita klubo estas ankoraŭ laborrondo de engaĝiĝemuloj kun la nomo "Ruine Lobdeburg".[1] Ekde Turniĝo konserva fokuso substrekas la gravecon de tiu ĉi romanikstila sekulara monumentaro. Por bona apogo la palaco ekz. ricevis ŝtalan korseton. Fakulo ĉi-menciota estas Matthias Rupp, oficiala arĥeologo de al urbo Jena. Grandaj restaŭradlaboroj estiĝis en 2018 kaj 2019. Tiam faritis ankaŭ ĉe la loĝturo platformo por komforta vizito; dumfajre en 2018 brulkonsumiĝis kelkaj arboj - la burgo ne tuŝitis de tiu ĉi katastrofeto.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La burgo disde Drackendorf, vido el sudeosto
-
Aŭtune; impona ĉi-fote estas la loĝadturo.
-
El la proksimeco de malsupre; bone videblas la duobla arkofenestro kaj aliaj romanikaĵoj
-
Vido en la loĝej-turon; videblas la interno malantaŭ la fenstroj
-
Vido de oriente al la defendomuro
-
Vido de la kapelo, de okcidente
-
Enirejo al la loĝejturo, post la restaŭradlaboroj de 2018/19
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mit Herz und Verstand – Rettet die Lobdeburg. Ĉe: Thüringer Monatsblätter. Nr. 28, 2009, p. 290/291.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Eduard Schmid: Die Lobdeburg bei Jena. Nach Urkunden und sichern Nachrichten geschichtlich dargestellt. Friedrich Frommann, Jena 1840.
- F. Sprenger: Die Lobdeburg. Ĉe: Zeitschrift für Bauwesen. 10. Jg., Heft 4, 1860, p. 519–521
- Die Lobdeburg bei Jena. In: Thüringer Kalender. 1909
- Rechenschaftsbericht des Deutschnationalen Handlungsgehilfen-Verbandes. 1927
- Hans Großkopf: Die Herren von Lobdeburg bei Jena. Ein thüringisch-osterländisches Dynastengeschlecht vom 12. bis zum 15. Jahrhundert. Wagnersche Buch- u. Kunstdruckerei, Neustadt a. d. Orla 1929
- Viktor Lommer: Die Lobdeburg und Ihre Geschichte. 2-a eldono. Frommann, Jena 1929.
- Herbert Koch: Geschichte der Stadt Lobeda. 2 partoj, eldonis Stadtverwaltung Lobeda, Lobeda 1939–1941;
- Teil 1: Älteste Zeit bis zum Ende des 15. Jahrhunderts.
- Teil 2: Von der Reformation bis zum Stadtbrande von 1640.
- Paul Wolff: Lobeda und seine Burgen. Ein Wander- und Erinnerungsbuch. Verlag Lobdeburg-Gemeinde, Lobeda (ĉ. 1930).
- Hans Patze, Walter Schlesinger (eld.): Geschichte Thüringens (= Mitteldeutsche Forschungen. Bd. 48, 2, 1). Band 2: Hohes und spätes Mittelalter. Teilband 1. Böhlau, Köln i.a. 1974, ISBN 3-412-02974-2, p. 193–199.
- Michael Platen: Vier Burgen auf dem Hausberg bei Jena. Neue Untersuchungen zur Geschichte einer Burgengruppe in Thüringen. Ĉe: Burgen und Schlösser in Thüringen. 1996, ISSN 1436-0624, p. 23–35.
- Christian Fritzsche: Inferiorum Castrum Lobdeburg und das heutige Schloß in Lobeda. In: Burgen und Schlösser in Sachsen-Anhalt. 15. Bd., 2006, ISSN 0944-4157, p. 222–229.
- Christian Fritzsche: Der Kapellenerker der Lobdeburg bei Jena. Ĉe: Burgen und Schlösser in Sachsen-Anhalt. 16. Bd., 2007, p. 245–264.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo burga Arkivigite je 2021-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Ebla aspekto mezepoka Arkivigite je 2020-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Ethistorio; ruina priskribo ĉe la pagoj 519+520–521 (=pdf-paĝoj 25–26): Zeitschrift für Bauwesen 1860, Heft 4
- Desegnaĵoj sur folio 56 (pdf-paĝo 59): Zeitschrift für Bauwesen 1860, Atlas
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lobdeburg en la germana Vikipedio.