Kolárovo
Kolárovo (Guta) | ||
hungare Gúta, germane Gutta | ||
urbo | ||
Foirejo en Kolárovo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kolárovo | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Komárno | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Riveroj | Váh, Malgranda Danubo | |
Situo | Kolárovo | |
- alteco | 111 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 55′ 01″ N 17° 59′ 44″ O / 47.91694 °N, 17.99556 °O (mapo) | |
Areo | 106,823 km² (10 682,3 ha) | |
Loĝantaro | 10 774 (31.12.2009) | |
Denseco | 100,86 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1268 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 946 03 | |
Telefona antaŭkodo | +421-35 | |
Aŭtokodoj | KN | |
NUTS | 501204 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Kolárovo | ||
Retpaĝo: www.kolarovo.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Kolárovo (hungare Gúta, germane Gutta) estas urbo en Slovakio. La urbo ĝis 1948 slovake nomiĝis Guta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kolárovo situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubobranĉo kaj Váh, laŭ flankovojoj, fine de iama fervojo el Komárno. La ĉefurbo troviĝas 90 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la ferepoko. Dum regado de Ladislao la 4-a en 1267 la komunumo urbiĝis kaj samtempe ĝi ricevis privilegiojn: foirorajton, sendoganecon, senpagan pramon. La kampoj tiutempe apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom, la loĝantoj okupiĝis pri terkulturo, bestbredado kaj fiŝkaptado. En 1349 reĝino Maria konstruis fortikaĵon havanta la nomon ranofortikaĵo por defendi la trapasejon. Ĝi situis iomete for de la nuna urbo. En 1511 la urbo jam havis fortajn murojn, tamen la turkoj rabis ĝin en 1576. Baroka fortikaĵo konstruiĝis en 1664, sed la turkoj bruligis la urbon en 1669. Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a faris ruina la fortikaĵon en 1708. Fine aŭstraj armeoj bruligis la urbon en 1849. Poste dum la pacaj tempoj sur la riveroj akvomuelejoj funkciis, krome aperis ankaŭ la industria produkto. Post 1919 la tiama vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 la komunumo slovakiĝis.
Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
Tiutempe Kolárovo estis en Ĉeĥoslovakio la plej granda vilaĝo. En 1954 eliĝis ekstera parto kaj formiĝis memstara vilaĝo Dedina Mládeže. En 1965 okazis granda inundo. Granda parto de la vilaĝo ruiniĝis. La tuta Ĉeĥoslovakio helpis la rekonstruon. La 14-an de oktobro 1967 la komunumo reurbiĝis. En 2004 loĝis en la urbo 10 823 da homoj:
- infanoj, lernejanoj: 1695
- laborkapablaj viroj: 3593
- laborkapablaj virinoj: 3111
- pensiuloj: 846
- pensiulinoj: 1505
laŭ nacieco:
- hungaroj: 8742 (80,8%)
- slovakoj: 1890 (17,5%)
- ciganoj: 71 (0,7%)
- ĉeĥoj: 55 (0,5%)
- ceteraj: 62 (0,6%)
laŭ religio:
- katolika: 8246 (76,2%)
- luterana: 445 (4,1%)
- kalvinana: 294 (2,7%)
- kaj aliaj
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Virga Maria el 1724
- kalvinana preĝejo
- ŝipomuelejo kun kovrita ligna ponto
- baroka kapelo en la iama tombejo el 1750
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Gúta naskiĝis hungara tekstopoeto Anna Adamis.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Kisbér, Hungario
- Medgyesegyháza, Hungario
- Mezőberény, Hungario